• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-30 19:59:53    
Rakonto pri sinjoro Li Denghai

CRI

57-jaraĝa Li Chenghai havas sunbrunan vizaĝon, li estas sincera kaj simpla. Enirinte lian domon, raportisto vidis, ke sur tablo troviĝas kelkaj maizoj kaj iuj bonpakitaj maizaj semoj. Li Dhenghai diris, ke li alportos ĉi tiujn maizojn kaj semojn al sia hejmo, la ĉina orienta provinco Shandong, por kulturi la venontan generacion.

Kial Li Dhenghai ĉiam alportas siajn maizojn? Li Dhenghai diris, ke li venis el la kamparo, komence li plantis maizojn, poste li komencis pensi pri kiel pli bone planti kaj fine li plantis maizon kaj kreis mondan rekordon de maiza kvanto po unuo de areo. 30 jaroj pasis, lia studado kaj amo al maizo atingis la obsedan gradon. Sed komence, Li Dhenghai nur volis, ke pli multaj homoj povu satiĝi, ĉar li travivis sian infanecon en la periodo, kiam grande mankis greno en Ĉinio.

"En 1972, Ĉinio komencis popularigi hibridan maizan semon, en la pasinteco la produktokvanto estis malgranda, la produktokvanto po hektaro nur estis preskaŭ 1 500 kilogramoj, sed la produktokvanto el hibrida semo povis atingi preskaŭ 3 000 kilogramojn, pro tio mi atentis la produktan potencialan forton de hibrida semo."

Por kultivi maizan bonsemon, Li Deng hai kaj agrikulturaj scienc-teknikaj personoj provis planti bonajn specojn, kolektitajn el diversaj lokoj de Ĉinio. Por trovi taŭgan maizan planton fari hibridon kaj ĉiam observi kreskadon de hibrida maizo, Li Denghai ofte kontinue laboras pli ol 5 horojn sur agrikultura kampo. En la hejmloko de Li Denghai, la provinco Shandong, oni povas nur planti 2-sezonan maizon, sed la ĉina suda provinco Hainan estas la ĉina ununura loko, kie oni povas planti 4-sezonan maizon. De 1978, Li Denghai kaj liaj partneroj konstruis provan bazon en montregiono de Hainan. Nun ili jam kreis dekkelkajn hektarojn da provokampoj kaj faris 28-jaran provadon pri maiza semo.

Ĝis nun, Li Denghai jam kultivis preskaŭ centojn da maizaj novaj specioj. En oktobro de 2005, li kreis mondan rekordon de maiza kvanto je 2,1 tunoj po unuo de hektaro.

Li Denghai ne restis sur maiza kampo, li iris al merkato. En 1992, Li Denghai fondis neŝtatan entreprenon pri scienca studado, teknika popularigo, produktado kaj vendado. En 2005, la korporacio sukcese eniris en la akcian merkaton de Ĉinio, nun planta areo de maizaj specioj, kultivitaj de la korporacio, jam okupas preskaŭ trionon de Ĉinio.

1  2