• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-30 19:59:53    
Rakonto pri sinjoro Li Denghai

CRI

La neŝtata scienc-teknika entrepreno de Li Denghai havas tre potencan scienc-teknikan forton, sed en disvolvo ili ankaŭ alfrontas al la ŝlosila problemo, nome la protektado de intelekta proprieto. Parolante pri la rilatoj inter la protektado de intelekta proprieto kaj popolscienc-teknika korpo, profesoro Zhang Shihuang, estro de la centro pri maizo sub Ĉina Akademio de Agrikultura Scienco, diris:

"Agrikultura produktado estas tre malkoncentra, tial estas tre malfacile teni agrikulturajn teknikojn sekretaj. En ĉi tiu kondiĉo, se oni ne povas protekti intelektan proprieton, popolkapitalo ne eniros. Sed se popolkapitalo eniras, disvolvo de progresintaj teknikoj en nia granda lando estas malfacila."

En 2004, Ĉinio donis al Li Denghai unuan premion pri scienc-teknika kreo. Li posedas ŝtatan patenton, lia intelekta proprieto estas protektata de leĝo. Parolante pri ĉina leĝa garantio en la flanko de semokultiva scienca studado, Li Denghai diris:

"Nia lando akiris grandan progreson en la flanko de la protektado de intelekta proprieto, en 1997 la ĉina Ŝtata Konsilantaro ellaboris kaj plenumas 'Protektan Leĝon pri Plantaj Novaj Specioj', en 1994 Ĉinio aliĝis al 'Monda Konvencio pri Plantaj Novaj Specioj', samtempe en 2000 Ĉinio ellaboris novan 'Leĝon pri Semo', grande fortigis la protektadon de intelekta proprieto."

Akirinte sukceson en sia afero, Li Denghai ankaŭ tre atentas pliigon de enspezo de ĉinaj kamparanoj. Parolante pri bonaĵoj el maizo al kamparanoj, Li Denghai opiniis, ke la etendo de maiza industria ĉeno estas ŝlosila, la pensfadeno de riĉiĝo ne devas esti limigita en plantado.

"Bredado de porkoj, kokoj kaj laktobovinoj bezonas maizon. Maizo plenas de trezoroj, maizo estas ankaŭ la grava materialo de industrio kaj energio."


1  2