• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-07 17:08:13    
(foto) Mirindaj trinkoj kaj manĝoj de Dongo

cri

Unua mirindaĵo estas magia materialo de manĝaĵo.

Multaj dongoj manĝas kvarfoje unutage, inkluzive de dufojaj manĝoj kaj dufoja oleteo. Ili manĝas ĉefe rizon. En Pingba homoj multe manĝas jing-rizon kaj en monta regiono homoj multe manĝas gluecan rizon. Dongoj manĝas per manoj anstataŭ manĝbastonetoj.

Dongoj kutimas prepari tuttagajn manĝaĵojn en mateno kaj portas sur la monton por manĝi. La rizaĵo farita el Xianghe-rizo estas plej bongusta. Estas la diro pri ĝi, ke la odoro aromiĝas en la tuta vilaĝo. La teo de dongoj estas oleteo farita el teo, rizo, arakido, sojfabo, glueca rizo, viando, internaĵo de porko, salo, askalono kaj kamelialeo. Ĝi ne nur estas trinkaĵo, sed ankaŭ estas manĝaĵo. Krom la rizaĵo kaj oleteo, ili ankaŭ manĝas legomon, freŝan fiŝon, viandon, frukton, sovaĝaĵon, kaj fungon. La materialoj de iliaj manĝaĵoj estas diversaj kaj mirindaj.

Dongoj ofte acidigas la legomon kaj la fiŝon. La kuirmaniero de viando similas al tiu de Han-nacieco. Estas dek specoj de fruktoj de dongoj. La frukto de kverko estas materialo por produkti toŭfuon. La ŝelo de cedrato povas blankigi dentojn. La frukto de oletea kamelio estas natura trinkaĵo. Dongoj scipovas kuiri multajn sovaĝaĵojn, ekzemple muson, serpenton, pupon de abelo kaj tiel plu. Estas diversaj micetoj kaj bambuŝosoj tie. Dongoj ŝatas trinki rizvinon, amaran vinon, teon kaj sukon. La nombro de ordinaraj materialoj de manĝaĵoj estas pli ol 500. Tio signifas la vivforton de la dongoj.

 

La dua mirindaĵo estas tio, ke ĉiuj pladoj estas acidaj.

Dongoj ŝatas acidan guston. La acidaj manĝaĵoj okupas duonon de ordinaraj pladoj. La karakterizo de tiuj acidaj manĝaĵoj estas tio, ke la materialoj estas diversaj. La maniero por pekli la acidaĵojn estas bona. La peklitaĵoj povas konservi freŝon kaj bonguston longtempe.

1  2  3