La tria mirindaĵo estas la gaja bankedo.
La dongoj opinias, ke la glueca rizo, la rizvino kaj la peklita acidaĵo estas plej bongustaj. La folia cigaredo estas plej bona por refreŝigi. La vinkanto estas plej sonora. La etoso de la bankedo estas plej gaja.
La plej grava trajto estas la ceremonio por bonvenigi la gastojn. Dongoj ofte metas baron apud alero kaj haltigas la gaston por kanti kaj drinki. La kantteksto estas tre humura. Post kantado kaj drinkado, Dongoj formetas la baron kaj bonvenigas la gaston. Ankaŭ la najbaroj akompanas por regali la gaston aŭ invitas ilin iri al sia hejmo. Dum la bankedo ankaŭ estas kelkaj reguloj por regali la gastojn. Iu poeto de Qing-dinastio verkis poemon kaj priskribis la viglan kaj ĝoja scenon de la bankedo de dongoj.
La kvara mirindaĵo estas danko al kuiristo.
Danko al kuiristo estas tre grava kaj speciala kutimo en la kulturo de trinko kaj manĝo. Dum multaj bankedoj gastoj devas antifoni kun kuiristo kaj esprimi dankon reciproke. Iu kanto nomata Dank' al Kuiristo esprimas tiun emocion. 1 2 3
|