• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-12 16:19:04    
Scienca utiligo de energio kaj revigligo de ekologia medio

cri
Konstruado de la socio de ŝparado de energio kaj amikeco de medio estas la grava enhavo de la ĉina '11-a 5-jara projekto', interalie 'ŝparado' kaj 'mediprotektado' fariĝis la ŝlosilaj vortoj. Pri ŝparado kaj mediprotektado sur la kampoj de energio kaj agrikulturo, raportisto intervjuis koncernajn specialistojn.

Nun kiel la 2-a granda konsuma lando de petrolo en la mondo, ĉina pokapa poseda kvanto de energio ne atingis duonon de la monda meznombra nivelo. En la daŭro de ekonomia disvolvo, la bremso el energio estas pli kaj pli elstara. Kiel konate, malfermo de fonto kaj reguligo de fluo estas la ĝenerala maniero de ŝparado de energio, efektive altefika utiligo de energio estas efika ŝpara maniero. Sinjoro Zhou Guoxun, reprezentanto de ĉina Tutlanda Popola Kongreso, servis kiel ĝenerala direktoro de petrola kemiindustria korporacio de la ĉina urbo Lanzhou. Li diris:

"Por ŝpari energion, oni devas malfermi fonton kaj reguligi fluon, ankaŭ la altigo de prilabora profundeco de energio kaj la altigo de produkta kvalito estas la nova maniero por ŝpari energion. La unua estas altigo de prilabora profundeco de energio, per katalizo kaj koaksigo, oni plej alte kaj plej grandlime utiligas petrolon, la unufojan energion. La dua estas la altigo de produkta kvalito per alpreno de progresintaj teknologioj kaj instalaĵoj."

Pri la ĉina estonta strukturo de energio kaj la potenciala forto de racia utiligo de riĉfontoj de la ĉina provinco Gansu, sinjoro Zhou Guoxun opiniis:

"Nun, nafto, karbo, elektro kaj naturgaso ankoraŭ estas niaj ĉefaj energioj, sed sekve de la disvolvo, la proporcio de nafto kaj karbo laŭgrade malpliiĝos. Oni devas fortigi ekspluaton de elektroenergio, precipe de nuklea energio, naturgaso, natura ventoenergio kaj suna energio. En la provinco Gansu, la ventaj riĉfontoj estas abundaj, oni devas solvi ĉefe la problemon de produktado de elektro per venta forto. Ankaŭ troviĝas pontenciala energio en Gansu, per greno oni povas produkti alkoholan petrolon. Nun kiam la internacia petrola prezaro grandmezure pliiĝis kaj enlanda energio estas intensa, ĉi tio estas la vojo. Tio ankaŭ pliigos enspezon de kamparanoj kaj solvos la eliron de greno."

1  2