• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-12 16:19:04    
Scienca utiligo de energio kaj revigligo de ekologia medio

cri

La kampara media protektado ĉefe montras la konstruadon de ekologia agrikulturo. Nun la ĉina disvolva direkto de ekologia protektado estas la ŝanĝiĝo de homa konstruado kiel la ĉefa al natura revigliĝo kiel la ĉefa. De 2002 Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono, kiu troviĝas en la ĉina sudokcidento, plenumas la inĝenieriaĵon de 'redono de agro al forsto', nun ĉi tiu inĝenieriaĵo jam akiris evidentan efikon. Sinjoro Li Liming, estro de la oficejo pri 'redono de agro al forsto' de la guangxi-a forstuma buroo, diris:

"Nun jam aperis unuapaŝa efiko de la inĝenieriaĵo de la redono. Unue pliiĝis areo de arbaro, en Guangxi, la arbara kovra proporcio pliiĝis je 1,8% ol tiu en 2002. Due jam unuapaŝe aperis ekologia efiko, la ekologia plimalboniĝo en dezertigaj lokoj jam estis regita, de la plenumado ĝis nun ne okazis terforlavado."

Ĉu la media protektado signifas perdon en agrikultura produktado? Estro Li Liming donis la respondon.

"Pro kompenso de arboj en la inĝenieriaĵo de redono de agro al forsto, efektive pliiĝis enspezo de kamparanoj, pro ĉiujare ĉiumua kultivita tero kamparanoj ricevis grenan monhelpon je 210 juanoj kaj vivmonhelpon je 20 juanoj. En la unua jaro, oni povas ricevi monhelpon je 50 juanoj pro forstumo. En iuj lokoj, kie oni plantis ekonomiajn arbarojn, oni jam ekricevis enspezon. Tial kamparanoj tre bonvenigas la inĝenieriaĵon de redono de agro al forsto."

Cetere, la registaro ludis gravan rolon en ekologiaj gravaj inĝenieriaĵoj, kiel la supre menciita. Pri tio, sinjoro Li Liming konigis spertojn de Guangxi:

"Laŭ niaj spertoj en la lastaj jaroj, iuj gubernioj bone faris la inĝenieriaĵon de redono de agro al forsto, ĉar la loka registaro tre atentas la inĝenieriaĵon, kaj troviĝas perfekta establaĵo. La inĝenieriaĵo estas la granda sistema inĝenieriaĵo, ĝi rilatas al multaj fakoj, la postulo estas rigora, tial oni devas perfektigi administran teamon, rigore ekzameni antaŭ ol akcepti."


1  2