• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-19 15:11:43    
Vigle disvolviĝas turismo en Qingdao

cri
La urbo Qingdao estas la bela ĉemara urbo, troviĝanta en la ĉina oriento. Maro ĉirkaŭas 3 flankojn de Qingdao, tial pejzaĝoj estas elegantaj kaj la klimato estas komforta. Frue en la komenco de la 20-a jarcento, Qingdao fariĝis la ĉina fama turisma loko. En la lastaj jaroj, Qingdao fortigis ekspluaton kaj konstruon de turismo, karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu la raporton: Vigle disvolviĝanta turismo en Qingdao.

Sinjoro Meng Xiangyi, estro de la merkata ekspluata fako sub turisma buroo de Qingdao, konigis al ni la turismajn riĉfontojn de Qingdao. Li diris:

"Qingdao estas la juna urbo, ĝi havas nur pli ol centjaran historion, sed ĝi estas unu el ĉinaj historiaj kaj kulturaj famaj urboj. En Qingdao troviĝas tipaj eŭropastilaj konstruaĵoj kaj antaŭaj loĝejoj de ĉinaj famuloj en la moderna epoko, tial Qingdao estas la urbo kun ĉina kaj eŭropa tipoj, kun montoj kaj maro."

Sinjoro Meng Xiangyi konigis, ke nun en Qingdao, restas pli ol 20-landaj konstruaĵoj kun diferencaj stiloj, ĉiu konstruaĵo posedas historion kaj rakonton, ili estas la signoj de la historio. Ĉi tiuj konstruaĵoj troviĝas en la malnova kvartalo de Qingdao, nun la orienta nova kvartalo fariĝis la centro politika, ekonomia kaj kultura de Qingdao. Ankaŭ la spaco de jakta konkurso de la Olimpikoj en 2008 troviĝas en la nova kvartalo.

Parolante pri la trajto de turismo de Qingdao, sinjoro Meng Xiangyi diris:

"La ĉefaj trajtoj de Qingdao ĝuste estas: urbo, maro kaj montaro. La urbo montras la malnovan kaj novan kvartalojn, samtempe urbo, maro kaj montaro tre harmonias. En Qingdao, ekzistas fama taoisma monto—Laoshan. En la lastaj jaroj, la registaro de Qingdao faris profundan ekspluaton de la monto Laoshan. Nun turistoj povas atingi la pinton de Laoshan."

Krom la ĉefaj trajtoj de la turismo de Qingdao, en la lastaj jaroj, vigliĝis industria turismo en Qingdao. La Muzeo de Biero Tsingtao estas unu el programoj de la industria turismo.

"Biero Tsingtao reprezentas la historion de la urbo Qingdao, en 1903 oni fondis entreprenon de Biero Tsingtao, ĝis nun ĝi jam pasigis pli ol cent jarojn. Ni profunde ekspluatis la riĉfontojn kaj establis la Muzeon de Biero Tsingtao. Nun la Muzeo de Biero Tsingtao estas varme bonvenigata."

Sinjoro Meng Xiangyi konigis, ke vizitante la Muzeon de Biero Tsingtao, oni povas ne nur scii la historion de la fama marko Biero Tsingtao, sed ankaŭ kompreni la produktan procezon kaj persone ĝui freŝan bieron. Per kompreno de la historio de Biero Tsingtao, oni povas pli bone kompreni la urbon Qingdao. Sinjoro Meng Xiangyi konigis, ke en 2005 la turisma enspezo de la Muzeo de Biero Tsingtao superis 6 milionojn da juanoj.

1  2