• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-19 15:11:43    
Vigle disvolviĝas turismo en Qingdao

cri

Frue la urbo Qingdao komencis disvolvon de industria turismo. Sinjoro Meng Xiangyi konigis:

"Antaŭ 5 jaroj, la fama entrepreno Hai'er la unua faris industrian turismon. Dum la akcelado de la industria turismo, entreprenoj, kiel Hai'er kaj Tsingtao, ĝuis la bonguston. Per la industria turismo, ili ne nur akiris profiton, sed ankaŭ sin pli bone reklamis. Nun multaj entreprenoj en la urbo Qingdao petas fari industrian turismon."

Grande disvolvante la turismon, la registaro de Qingdao ĵetis sian rigardon al la internacia merkato. De 1991, la urbo Qingdao okazigas internacian bieran feston ĉiujare. Pri la internacia biera festo, sinjoro Meng Xiangyi diris:

"Ni sentas, kial la biera festo de Qingdao havas ĉi tian vivforton, ĉar troviĝas ĉi tiuj faktoroj: unue diference ol fremdlandaj bieraj festoj, la biera festo de Qingdao estas internacia, dum la festo ni bonvenigas ĉiujn markojn de biero el diversaj landoj kaj regionoj de la mondo, en la festo oni ĝuas diversgustajn bierojn. Due, la biera festo de Qingdao bone kunigis sin kun la trajto de la urbo Qingdao. Kaj trie, qingdao-anoj tre ŝatas drinki bieron, ili aktive partoprenis en ĉiuj festoj de biero. Tial, la internacia biera festo de Qingdao estas monde fama."

En 2008, jakta konkurso de la Olimpikoj okazos en Qingdao, por liveri bonan servadon al amikoj el diversaj landoj kaj regionoj, Qingdao rapidigis sian internaciigajn paŝojn.

"En la estontaj 5 jaroj, Qingdao realigos 3 ŝanĝiĝojn. Ili estas la ŝanĝiĝo de vizito al pasigo de ferio, la ŝanĝiĝo de la enlanda merkato kiel la ĉefa al la internacia merkato kiel la ĉefa kaj la ŝanĝiĝo de enlanda normo al internacia normo."

Nun, por realigi la 3 ŝanĝiĝojn, Qingdao forte konstruas grandajn programojn, sed la kapitalo de ĉi tiuj grandaj programoj tute estas popolkapitalo. Sinjoro Meng Xiangyi konigis:

"La registaro ne faris investon por konstrui turismajn programojn, tute per socia kapitalo oni konstruas turismajn programojn. La registaro nur kreis bonan medion, sed ne fariĝis la ĉefa korpo de investo. Ĝis nun, la totala investa sumo de turismaj programoj atingis 12 miliardojn da juanoj."


1  2