• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-26 15:59:30    
Strategio de marko de Biero Tsingtao

cri
Ĉina fama biera akcia limigita korporacio Biero Tsingtao troviĝas en la ĉina orienta ĉemara urbo Qingdao. De sia fondiĝo en 1903 ĝis nun, Biero Tsingtao jam pasigis pli ol 100 jarojn. Nun la marko Biero Tsingtao jam fariĝis la monde fama marko.

Nun de vi aŭdata estas la konigo de laborantoj de la korporacio Biero Tsingtao al vizitantoj en la muzeo de Biero Tsingtao. En 2003, la korporacio Biero Tsingtao fondis sian muzeon, ĉi tie vi ne nur scios la historion de la fama marko Biero Tsingtao, sed ankaŭ komprenos la produktan procezon kaj persone ĝuos plej freŝan bieron.

En 1903, germano establis unuan bieran fabrikon laŭ eŭropa tekniko en Ĉinio. Post centjara disvolvo, nun la ĉina plej frua biera korporacio jam fariĝis monde fama fabriko de 'Biero Tsingtao', la Akcia Limigita Korporacio Biero Tsintao. Nun en Ĉinio la korporacio havas pli ol 40 filiojn en 19 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj. En 2005, la korporacio akiris netan profiton je pli ol 700 milionoj de juanoj, pli multe je 7,5% ol tiu en 2004, la valoro de la marko Biero Tsingtao superis 19,9 miliardojn da juanoj. Por fariĝi internacia korporacio, en la lasta tempo de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la korporacio Biero Tsingtao komencis ĉiuflanke plenumi "strategion de granda marko". Parolante pri la internaciigo, sinjorino Sun Jing, direktoro pri publikaj rilatoj de la korporacio Biero Tsingtao, diris:

"Laŭ Biero Tsingtao, la internaciigo de kapitalo kaj produktaĵo ne signifas, ke la korporacio estas la vera internacia korporacio. Ni opinias, ke nur se la funkciiga kapablo, administra nivelo, komerca modelo kaj la homriĉfontoj estas internaciigitaj, la korporacio estos vere internaciigita."

Por eniri en la internacian merkaton kaj igi la markon Biero Tsingtao stabile stari en la internacia merkato. En 2002, la korporacio Biero Tsingtao kaj la korporacio AB, la monda plej granda biera fabriko, formis strategian federacion. Parolante pri la strategia federacio, sinjorino Sun Jing diris:

"La kunlaboro inter nia korporacio kaj la korporacio AB celas ne la kapitalan kunlaboron, sed administran, merkatan kaj idean konekton kun la internacia merkato. Ĉi tiu kunlaboro fontas el nia espero, ke la Biero Tsingtao fariĝos la internacia granda korporacio."

1  2