• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-26 15:59:30    
Strategio de marko de Biero Tsingtao

cri

Sinjorino Sun Jing konigis, ke post la establigo de la strategia federacio, la korporacio Biero Tsingtao establis grupojn pri tekniko, administrado, homriĉfontoj, merkato kaj aĉeto. Tial, formiĝis la sistemo de interfluo.

"En la procezo de interfluo kun la korporacio AB, ni trovis, ke la administra bazo de Biero Tsingtao estas relative bona, sed kompare kun internaciigita korporacio, troviĝas multaj mankoj en nia administrado. Ekzemple, pri la sekureco dum produktado, antaŭe ni emfazis nur, ke laborantoj atentu sekurecon, sed en la produktejo de la korporacio AB, oni sciigis laborantojn kie ili devas meti tablojn, kaj tiel plu. La korporacio AB liveris al ni multajn bonajn spertojn kaj ni lernis multajn aferojn el AB."

Per disvolvo de la plej bona praktika interfluo, la korporacio Biero Tsingtao rapidigis reguligon kaj kreon, senĉese altigis sian kernan konkurencan forton.

Frue en la 20-aj jaroj de la lasta jarcento, Biero Tsingtao komencis eksportadon al sudorienta Azio. Nun produktoj de Biero Tsingtao jam estas bone vendataj al pli ol 70 landoj kaj regionoj de la mondo, kaj la eksporta kvanto okupas pli ol 50% de la ĉina biera eksporta totala kvanto. En la pli ol centaj jaroj, Biero Tsingtao senĉese solidigis kaj plivastigis sian tradiciajn amerikan, eŭropan kaj sudorientazian konsumajn merkatojn, plivastigis sian influon de la marko Biero Tsingtao kaj la merkatan okupon. Ĝis nun, Biero Tsingtao jam fondis siajn filiojn en multaj landoj kaj regionoj.

En 2005, la korporacio Biero Tsingtao akiris la kvalifikon de aŭspicia komercisto de la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Parolante pri tio, sinjorino Sun Jing diris:

"Ni opinias, ke entrepreno estas la entreprena civitano, subteno al Olimpikoj estas la porto de socia devo. Cetere, la Olimpikoj liveras bonan ŝancon por plivastigi influan forton de marko."

Laŭ materialo de ĉina asocio de vinodistila industrio, en 2005 gvidate de la altrapida kreskado de la ĉina ekonomio, la tutlanda biera produkta kvanto unuafoje superis 30 milionojn da kilolitroj, pli multe je 5,2% ol tiu en 2004, kaj la produkta kaj venda kvantoj jam okupis la unuan lokon en la mondo en sinsekvaj 4 jaroj. Samtempe, aperis nova reguliga tendenco, nome aĉeto kaj reguligo inter internaciaj kaj enlandaj grandaj entreprenoj.


1  2