• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-09 17:15:38    
Kultura origina ideo---nova brila punkto de ĉina ekonomio

cri
Nun en Ĉinio, nova industrio laŭgrade fariĝas la nova brila punkto de la ĉina ekonomio, ĉi tiu ĝuste estas la kultura origina ideo, inkluzive de prezentado, filmo, televido, diĝita amuzo, ekspluato de komputila softvaro kaj karikatura produktado. En la lastaj jaroj en ĉinaj iuj urboj, la proporcio de kultura origina ideo en ekonomio altiĝis jaro post jaro.

La plej granda trajto de kultura origina ideo estas kreo, ĝi kombinas kreon de kulturo kaj arto kaj progresintajn sciencon kaj teknikon kaj realigas sian ekonomian valoron per merkata ekspluato. De la lastaj jaroj viglanta poŝtelefona amuza fako estas unu el la tipaj manieroj de kultura origina ideo. Mallonga informo, vizito al internacia reto per poŝtelefono, senĉese renoviĝanta poŝtelefona ludo, ĉi tiuj valoroaldonaj servadoj kun origina ideo, liveritaj de poŝtelefonaj amuzaj korporacioj, ŝanĝis tradician koncepton pri movebla telekomunikado, kaj pli kaj pli multaj ĉinoj uzas ĉi tiajn produktojn.

Pekina Aera Mesaĝista Informa Teknika Limigita Korporacio estas unu el la ĉinaj grandaj poŝtelefonaj amuzaj korporacioj, ĝiaj poŝtelefonaj ludoj estas ŝatataj de multaj homoj, precipe de junuloj, samtempe alportis grandan enspezon al la korporacioj. Vicĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Hu Bin estas optimista pri la perspektivo de la merkato de poŝtelefona amuzo:

"Ludo propre estas la fako de origina ideo, kaj ankaŭ la poŝtelefona valoroaldona negoco estas la nova fako. Nun, pli kaj pli da junuloj uzas siajn poŝtelefonojn fari pli multajn aferojn. Inkluzive de faro de poŝtelefona ludo kaj elŝuto de poŝtelefona kolorsono."

En la lastaj jaroj, la merkata respondo de la poŝtelefonaj ludoj ekspluatitaj de la korporacio, laŭ fama filmo 'Gongfu' kaj ĉina klasika romano 'La Tri Regnoj', estas bona. Sinjoro Hu diris, ke ekspluatante la ludojn, ili tre atentis meti originan aĵon en ludojn, realigis bonan kombinon de kulturo kaj scienc-tekniko kaj igis uzantojn havi diferencan senton:

"Ni kreas 2 tute originajn ludojn post monato, ni strebas al tio, ke uzantoj sentu ne nur ludon, sed ankaŭ kulturan enhavon."

1  2