• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-09 17:15:38    
Kultura origina ideo---nova brila punkto de ĉina ekonomio

cri

Nun, la industrio de kultura origina ideo rapide disvolviĝas en Pekino, Ŝanhajo, Shenzhen kaj Hangzhou, kaj amaso da bazoj de origina ideo fondiĝis. En pekina zhongguancun-a scienc-teknika ĝardeno troviĝas multaj entreprenoj pri kultura origina ideo, vicestro de la administra komitato de la zhongguancun-a scienc-teknika ĝardeno sinjoro Dai Wei diris, ke en la fino de la lasta jaro, sume pli ol 200 entreprenoj pri softvaro, ludo, muziko kaj publikigo eniris en la ĝardenon. Nun en la ĝardeno jam formiĝis funkcia regiono de kultura origina ideo kun evidenta trajto kaj elstara supereco:

"Per teknika kaj industria supereco sur kampoj de softvaro, reto kaj telekomuniko kaj potencaj kreaj talentuloj, la zhongguancun-a scienc-teknika ĝardeno posedas apartan superecon en la disvolvo de origina ideo. En la estonteco, diĝitaj produktoj kun origina ideo kiel la kerno, la zhongguancun-a scienc-teknika ĝardeno ĉefe disvolvos retan ludon, diĝitan karikaturon, retan valoroaldonan servadon kaj moveblan valoroaldonan servadon, samtempe akcelos desegnadon, filman produktadon kaj publikigadon."

Kiel en Pekino, en la ĉina orienta ĉemara urbo Ŝanhajo la industrio de kultura origina ideo rapide disvolviĝis en la lastaj jaroj. Laŭ statistiko, nun la produkta valoro de la origina ideo en Ŝanhajo jam okupis 7,5% de ŝanhaja totala enlanda produktovaloro. Ŝanhajo konstruos sin unu el centroj de kultura origina ideo kun influa forto en Azio en 10 jaroj.

La industrio de kultura origina ideo havas la trajton de alta aldona valoro kaj media protektado. Nun ĉinaj diversaj lokoj rigardas disvolvon de la industrio de kultura origina ideo kiel unu el la gravaj rimedoj por realigi transformon de ekonomia strukturo. Sinjoro Jin Yuanpu, profesoro de Ĉina Popola Universitato, opiniis, ke nun en Ĉinio troviĝas la stato, ke ekonomio disvolviĝas neekvilibre, akcelado de kultura origina ideo estas unu el la bonaj disvolvaj direktoj, kiam ĉinaj lokoj kun evoluinta ekonomio strebas al ekonomia struktura reguligo. Samtempe li esprimis, ke nun la ĉina origina ideo ankoraŭ troviĝas en la unuapaŝa disvolva periodo, akcelante la industrion, oni devas klopodi por disvastigi ĉinajn trajtajn kulturojn al la mondo per diferencaj produktoj de origina ideo:

"Ĉina kultura origina ideo devas elekti sian taŭgan disvolvan modelon en malsamaj lokoj, en la funkcia maniero ni bezonas plivastigi nian bonan produkton en la industrio de origina ideo al la mondo."

Sinjoro Jin Yuanpu diris, ke laŭ la nuna stato, rapide disvolviĝas la merkato de la ĉina kultura origina kreo, sed la merkato ankoraŭ ne maturas kaj la bezono ankoraŭ ne estas stabila, la industrio estas la matenasuna industrio kun risko kaj bona perspektivo.


1  2