• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-10 17:27:55    
"Estro de vilaĝo" sinjoro Wu Renbao

cri
Por redukti distancon inter urboj kaj la kamparo kaj altigi enspezon de kamparanoj, nun la ĉina registaro akcelas konstruadon de nova kamparo, subtenas al la kamparo plibonigi bazajn instalaĵojn kaj altigi agrikulturan produktadon. Kaj en la ĉina kamparo ankaŭ aperis homoj, kiuj gvidas kamparanojn riĉiĝi. Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigos al vi ĉi tian homon, sinjoron Wu Renbao.

Sinjoro Wu Renbao estis sekretario de komitato de Komunista Partio de Ĉinio de la vilaĝo Huaxi, orienta de Ĉinio, li ĉiam strebas al ŝanĝo de la vilaĝo Huaxi kaj riĉigo de vilaĝanoj. En la 48 jaroj kiam Wu Renbao servis kiel sekretario, la vilaĝo Huaxi fariĝis la ĉina fama "riĉa vilaĝo", kiu posedas jaran enspezon de pli ol 30 miliardoj da juanoj kaj 8 korporaciojn, kiuj eniris en la akcian merkaton, sed antaŭe la vilaĝo estis senfama, fora, postresitnta kaj malriĉa.

Enirinte en la vilaĝon Huaxi, vi sentos eniri en elmontran regionon de vilao, la minimuma loĝa areo superis 400 kvadratajn metrojn kaj la maksimuma eĉ superis 600 kvadratajn metrojn. Kaj ĉiuj familioj de la vilaĝo posedas aŭtomobilojn. Vilaĝanoj sciigis raportiston, ke en la vilaĝo Huaxi, riĉuloj kun kapitalo de pli ol miliono da juanoj estas ordinaraj, ankaŭ troviĝas multaj riĉuloj kun kapitalo de pli ol dek milionoj da juanoj. Antaŭ vilao kun privataj naĝejo kaj garaĝo, parolante pri sia vivo, mastrino sinjorino Wu Guiqing estas gaja:

"Nia familio havas 4 membrojn, mi, mia edzo kaj 2 idoj. Paginte monon por la vilao, ni ankoraŭ havas deponaĵon je kelkaj milionoj da juanoj. Ni havas 3 aŭtojn, 2 estas en la garaĝo."

Aŭdinte la konigon de sinjorino Wu Guiqing, raportisto tre volas vidi kia la domo de sinjoro Wu Renbao, "estro de la vilaĝo", laŭ raportisto, lia domo devas esti pli luksa kaj pli vasta. Sed estas neatendite, ke Wu Renbao loĝas en malnova malgranda domo. Vilaĝanoj diris, ke de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento ĝis nun, la vilaĝo Huaxi jam konstruis 5 generaciojn da domoj, multaj vilaĝanoj transloĝiĝis 4 fojojn, sed Wu Renbao ne plibonigis sian loĝan medion. En la domo de Wu Renbao, raportisto vidis, ke ornamoj estas simplaj.

Babilante kun Wu Renbao, raportisto sentis, ke ĉi tiu preskaŭ 80-jaraĝa maljunulo havas profundan emocion pri la disvolva vojo de la vilaĝo, ankaŭ plenas de fido pri la estonteco. Parolante pri la sekreto de la disvolvo, Wu Renbao diris, ke vilaĝanoj unue ĝuas bonaĵojn el ekonomia disvolvo, tio estas la bazo por realigi longtempan disvolvon.

"Popolanoj unue ĝuu bonaĵojn kaj estroj unue traktu malfacilojn, tial oni povas stimuli aktivecon de popolanoj."

1  2