• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-10 17:27:55    
"Estro de vilaĝo" sinjoro Wu Renbao

cri

En la vivo Wu Renbao realigis malaltan normon, sed en laboro li estas absolute strikta. Vilaĝanoj diris, ke en la 48 jaroj, kiam li servis kiel sekretario, ne aperis serioza eraro en gravaj decidoj, pro preciza kompreno li ofte faris surprizan decidon. En aŭgusto de 2003, gvidantaro de la vilaĝo Huaxi okazigis urĝan kunvenon, en la kunveno li elmetis 3 principojn, nome novaj programoj devas 'urĝe esti bremsataj', nunaj entreprenoj devas 'stabile stiri aŭton' kaj jam funkcianta programo devas 'rapide stiri aŭton'. Laŭ tio, huaxi-a ŝtalejo ne plivastigos skalon laŭ plano, fabriko pri metalaj fadenoj estis fermata, multaj homoj estis malkontentaj pri la agmaniero. Konigante la tiaman staton, vicsekretario de komitato de Komunista Partio de Ĉinio de la vilaĝo Huaxi sinjoro Yang Yongchang diris:

"Kial oni ne povas kompreni la agon? Ĉar tiam la ekonomia situacio de nia vilaĝo estis tre bona, en la jaro 2003 ni elmetis la celon de venda enspezo de 10 miliardoj da juanoj kaj la ĝenerala ekonomia efiko estis tre bona. Tiam sekretario Wu Renbao elmetis la principojn."

Pri ilia dubo, Wu Renbao pacience faris eksplikon. Li opiniis, ke tiam la ĉina registaro jam deklaris fari makroskopan reguligon, bremsi trorapidan kreskadon de fiksakapitala investado kaj malaltigi riskon en la ekonomia funkciigo. Laŭ la ŝtata politiko, li faris ĉi tiun decidon. Kiel la penso de Wu Renbao, en unu jaro diversaj politikoj kaj rimedoj de makroskopa reguligo sinsekve estis publikigataj. Pro la principoj de Wu Renbo, la ekonomio de la vilaĝo ne estis influata sed plue tenis kontinuan, altefikan kaj sanan disvolvon.

En la 48 jaroj, kiam Wu Renbao servis kiel gvidanto, li gvidis vilaĝanojn riĉiĝi. La vilaĝo Huaxi estas riĉa, sed najbaraj vilaĝoj ankoraŭ estas malriĉaj. Post amaso da esploroj kaj enketoj, de 2001 ĝis 2004 Wu Renbao sinsekve metis 16 najbarajn malriĉajn vilaĝojn en la vilaĝon Huaxi. De tiam, ne nur maljunuloj de la 16 vilaĝoj povas ricevi emeritan pension el vilaĝo Huaxi ĉiumonate, sed ankaŭ superaj laborfortoj refoje enoficiĝis kaj 95% de vilaĝanoj loĝas en novaj domoj.

Wu Renbao ĵetis rigardon al pli fora loko. Li pensis, ke en la estontaj 5 jaroj ĉiujare Huaxi invitos dekmil 'estrojn de vilaĝoj' al Huaxi por interfluiig spertojn, kaj fine plivastigi la spertojn de Huaxi al la tuta lando kaj komune skribi bildon de ĉina kampara disvolvo.


1  2