• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-15 15:21:49    
Ĉinio klopodas por antaŭenpuŝi energiŝparan konstruon

cri
Ĉina ekonomio troviĝas en stabila kaj rapida disvolviĝo. Laŭ nova donitaĵo, la totala enlanda produktvaloro en la unua trimestro de la kuranta jaro kreskis plimulte je 10% kompare kun la sama periodo. Sekve de la rapida ekonomia kreskado, Ĉinio havas grandegan ŝanĝiĝon, multaj konstruaĵoj leviĝas. Por efektivigi akordan evoluon de konstruo kaj mediprotekto kaj ŝparadon de riĉfonto kaj energio, Ĉinio forte klopodas por disvolvi verdan konstruon kaj antaŭenpuŝi ŝparadon de energio.

En Ĉinio ĉiujare pliiĝas diversaj konstruaĵoj de 1,5 ĝis 2 miliardoj da kvadrataj metroj. Laŭ prognozo, ĝis la jaro 2020 konstruaĵoj pliiĝos kun la areo de 30 miliardoj da kvadrataj metroj. La kvanto kaj rapido de la konstruo estas maloftaj en la monda historio. Laŭ la nuna rapido de konsumado de riĉfonto kaj energio, venontece la jara konsuma kvanto de ĉinaj konstruaj entreprenoj okupos duonon en tiu de la mondo.

Por efektivigi akordan evoluon de la konstruo kaj medioprotekto kaj ŝparadon de riĉfonto kaj energio, la ĉina registaro forte klopodas por disvastigi verdan konstruaĵon, kiu temas pri tio, ke oni liveras sanigajn, komfortajn kaj sekurecajn konstruaĵojn al la popolo por loĝo kaj laboro, kaj samtempe efike utiligas riĉfonton en konstruo por minimume detrui medion. Oni plenumas tiajn konstruaĵojn plejparte per materialoj, kiujn oni povas facile transporti per malgrandaj aŭtoj, por redukti konsumon en transporto. Krome, oni instalas ŝprucrozojn kaj ŝprucigilojn de malgranda flukvanto en klozetoj kaj sunenergiajn kaj pluvakumuladajn aparatojn sur la tegmento por ŝpari naturan riĉaĵon. Sinjoro Wang Guangtao, la ĉina ministro pri konstruo, diris, "En Programo de la Projekto pri Scienca kaj Teknika Disvolvo, lanĉita de la ĉina registaro, disvastigo de energiŝpara konstruo kaj verdaj konstruaĵoj estas unu el gravaj enhavoj en urba disvolviĝo. La programo postulas, ke oni rigore sekvu normojn de energiŝpara projektado kaj iom post iom praktiku energiŝparan transformadon de antaŭaj konstruaĵoj. Laŭ prognozo, ĝis la jaro 2020 Ĉinio povos ĉiujare ŝpari elektron de 420 miliardoj da kilovatto-horoj kaj karbon de 260 milionoj da tunoj kaj redukti ellason de 846 milionoj da tunoj de karbona dioksido kaj aliaj gasoj.

Por antaŭenpuŝi disvolvon de verdaj konstruaĵoj la ĉina registaro ellaboris kaj dekretis multajn normojn pri energiŝparo en konstruo kaj starigis modelajn inĝenieriaĵojn kun areo de 5 milionoj da kvadrataj metroj en 19 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj. Samtempe la ĉina registaro subtenas la laborojn pri esploro, ekspluato kaj disvastigo de verdaj konstruaĵoj. Multaj esploraj programoj jam akiris gravan progreson financate de la registaro kaj pluraj atingoj estas vaste praktikataj.

1  2