• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-15 15:21:49    
Ĉinio klopodas por antaŭenpuŝi energiŝparan konstruon

cri

Laŭ statistiko, en Ĉinio estas konstruaĵoj de 40 miliardoj da kvadrataj metroj, interalie tiuj de pli ol 13 miliardoj da kvadrataj metroj bezonas transformadon por energiŝparo. Laŭ la transforma kosto de 200 juanoj po kvadrata metro, la tuta transformado bezonas 2 600 miliardojn da juanoj. Grandega komerca ŝanco altiras multajn entreprenojn fari investon en ekspluatado de verdaj konstruaĵoj. Antaŭ nelonge en Pekino okazis ekspozicio de verdaj konstrumaterialoj. Akceptante intervjuon, sinjoro Wu Shutian, asistanto de ĝenerala manaĝero de Pekina Verdmura Kompanio de Vitraĵa Tekniko, diris al raportisto, ke "izola glaco de varma spegulo", produktita de tiu ĉi kompanio, tre efikas sur energiŝparadon. Li diris, "Izola glaco de varma spegulo" havas la avantaĝon konservi internan temperaturon de domo kaj adaptiĝas al malsamaj klimatoj en la mondo. Ĝi estas vaste uzata sur kurtenomuro, fenestro kaj deklivo de konstruaĵoj por prilumado de taglumo.

Bona perspektivo de la ĉina merkato de verdaj konstruaĵoj altiris al si multajn internaciajn entreprenojn kaj kompaniojn. Sinjoro Stephen Woodnutt, ĝenerala manaĝero de Delmatic, la monde fama kompanio pri energiŝpara tekniko, diris al raportisto, "La ĉina merkato forte altiras nin. Priluma sistemo, produktita de nia kompanio, estas vaste uzata en publikaj, komercaj kaj civilaj konstruaĵoj. Tiu ĉi sistemo povas esti instalita en novaj konstruaĵoj kaj ankaŭ en transformitaj konstruaĵoj.

Krome, Ĉinio ankaŭ vigle kondukas internacian kunlaboron kaj referencas avangardajn teknikon kaj sperton por disvolvi verdajn konstruaĵojn. La germana registaro donacis al Ĉinio 5 milionojn da eŭroj por subteni "programon pri transformado de malnovaj konstruaĵoj por energiŝparo". Tiu ĉi programo jam komenciĝis en la urbo Tangshan de la provinco Hebei. Laŭ la programo oni transformas strukturojn de muroj, fenestroj kaj tegmentoj kaj hejtan sistemon por altigi energiŝparan efikon. Antaŭ nelonge la ĉina Konstrua Ministerio subskribis kun Usona Unuiĝinta Teknika Kompanio kunlaboran interkonsenton por kune ekspluati teknikon de verda konstruo kaj disvastigi spertojn koncernajn al energiŝparado.


1  2