Antaŭ la porto de la ĝardeno, en kiu troviĝas la Okcidenta Lago.
De la 6-a ĝis la 13-a de majo okazis la 58-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso. Kun granda honoro, mi partoprenis en ĝi kaj ricevis multajn profundajn impresojn. Nun mi iom skribas pri la tuttaga ekskurso al la pitoreska urbo Hangzhou. Bonvole sekvu min kaj revenu en la 10-an de majo, 2006.
Iu lageto de la ĝardeno.
La vetero estis tre bona, nek verma nek malverma. Ŝajnas, ke la suno estis iom honta, ĝi kaŝis sin malantaŭ nuboj. Do, feliĉe ni ne povos suferi la bakon de sunlumo. Ni ekveturis je la 7:30 matene kaj, post 3 horoj, atingis la urbon Hangzhou je la 11:15 tagmeze. La stato de suda Ĉinio estas tute diferenca de la norda. Kiel la nordanino, mi unua foje vizitis la sudon. La aero de sudaj urboj estas pli malseka ol tiu de la nordaj kaj la malseka aero estas ege bona por via haŭto. Restante en Ŝanhajo, mi ĉiam ĝuis ĝin. Sed la aero en la urbo Hangzhou estas pli bona ol en Ŝanhajo. Tio estas la feliĉega afero por mi.
1 2 3
|