La Okcidenta Lago kaj la fama turo Leifeng.
Nia cela loko estas la Okcidenta Lago. Atingonte ĝin mi jam sentis la freŝegan aeron kaj jam vidis multege da verdaĵoj. Mi tute ne povas vidi tiel multe da verdaĵoj en Pekino. Mi ŝatas verdon, ĝi ankaŭ estas la koloro de Esperanto. La Okcidenta Lago situas en iu granda ĝardeno. Ĝi areas je ses kvadrataj kilometroj, densa arbaro brakumas ĝin je ĝiaj tri flankoj. Meze de la lago estas tri insuletoj: Eta Yingzhou, konstruita en la jaro 1607 per dragaĵoj el la lago, Lagmeza Pavilono kaj Ruangong-insuleto.
Mi fotis tiujn ĉi fotojn en la turisma ŝipo.
Sekvante la ĉiĉeronojn, unue ni ĉirkaŭrigardis la ĝardenon. Poste ni atingis la Okcidentan Lagon. La akvo en ĝi estas tiel klara kaj verda kaj ni baldaŭ veturos en la aminda lago. Kiel bela la vojaĝo estas! En la turisma ŝipo, iuj esperantistoj staris sur la ferdeko kaj spektis la friskan venteton, iuj babilis gaje, iuj faris fotojn senĉese… Mi eĉ ne volis reveni al Pekino.
1 2 3
|