• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-23 19:48:24    
Sendependa kreo jam fariĝis movforto de ĉinaj ŝtataj entreprenoj

cri
Antaŭ nelonge en la jarkunveo de Boao-a Azia Forumo, oficistoj el koncernaj fakoj sub la ĉina registaro, respondeculoj de ĉinaj ŝtataj entreprenoj kaj direktoroj de internaciaj translandaj korporacioj faris diskuton pri kontribuo de sendependa kreo al disvolvo de ĉinaj ŝtataj entreprenoj. Ili opiniis, ke sendependa kreo jam fariĝis la movforto de disvolvo de ĉinaj ŝtataj entreprenoj. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni faros raporton pri tio.

En Ĉinio, ŝtataj entreprenoj estas la ekonomia gvida forto kaj decidis vivlinion de la nacia ekonomio. En 18 ĉinaj entreprenoj, kiuj estis enlistigitaj en mondajn 500 potencojn, 15 estas ŝtataj entreprenoj. La ĉina registaro tre atentas kaj stimulas ŝtatajn grandajn entreprenojn altigi la kapablon de sendependa kreo, Wang Ruixiang, vicestro de kontrola kaj administra komitato de ŝtata kapitalo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, konigis staton dirante:

"Entreprenoj estas la motoro kaj ĉefa armeo de sendependa kreo. La ŝlosila punkto de konstruado de krea ŝtato estas fortigi la ĉefkorpan lokon de entreprenoj en sendependa kreo kaj konstrui la sistemon de teknika kreo. Multaj ĉinaj ŝtataj grandaj entreprenoj rilatas al ŝlosilaj kampoj de la ĉina nacia ekonomio kaj portas gravan taskon en ŝtata meztempa kaj longtempa plano kaj gravaj scienc-teknikaj programoj."

Wang Ruixiang diris, ke per multjara disvolvo elstare altiĝis kapablo de centraj entreprenoj en sendependa kreo kaj teknika ekspluato, la forto de teknika esploro kaj ekspluato estas potenca kaj senĉese aperis fruktoj de scienca kreo. En la lastaj 5 jaroj, nombro de patentoj, petitaj de ŝtataj grandaj entreprenoj, jarmeznombre pliiĝis je 28%, en 2005 la nombro de ĉi tiaj patentoj superis 10 mil. Samtempe kun tio, elstare altiĝis la krea kapablo de ŝtataj grandaj entreprenoj en la flanko de administro kaj sistema konstruo.

COSCO, kiu fondiĝis antaŭ 45 jaroj, estas la granda ŝtata grupo pri navigacio kaj loĝistiko. En la lastaj jaroj, rapide disvolviĝis la grupo kaj senĉese plivastiĝis la negoca amplekso. En la jarkunveno de la jaro 2006 de Boao-a Azia Forumo, ĝenerala direktoro de la grupo sinjoro Wei Jiafu donis prelegon dirante, ke la grupo COSCO tre atentas krean kapablon en flankoj de interna administrado kaj sistema konstruo.

"Por realigi propran disvolvon, en administra sistemo ni unue konstruis korporacian administran strukturon konforman al merkata postulo."

1  2