• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-23 19:48:24    
Sendependa kreo jam fariĝis movforto de ĉinaj ŝtataj entreprenoj

cri

Nun, COSCO jam estas la sinteza translanda grupo. Ĝia negoco jam plivastiĝis al Japanio, Korea Respubliko, Singapuro, norda Ameriko, Eŭropo, Aŭstralio kaj suda Afriko.

Resumante sukcesajn spertojn de COSCO, Wei Jiafu opiniis, ke sendependa kreo ĝuste estas la movforto de rapida disvolvo de COSCO en la lastaj jaroj. En la teknika flanko, per enkonduko kaj sorbo de rekrea progresinta financa informo, la grupo realigis la celon de livero de altkvalita surreta navigacia loĝistika servado al tutmondaj klientoj. Cetere, COSCO ankaŭ establis integrigan modernan entreprenan administran sistemon, altigis administran nivelon kaj metis bazon por longtempa disvolvo.  

"Por kreskado kaj disvolvado, entreprenoj devas ne nur krei teknikan metodon kaj altigi entreprenan produktan proporcion, sed ankaŭ krei administran koncepton, administran sistemon, pliigi entreprenan aktivecon, tial altigi merkatan konkurencan forton."

En 1998, tutlanda interezo de COSCO nur estis pli ol 500 milionoj da juanoj, sed en 2005 la tutlanda interezo superis 20 miliardojn da juanoj, kaj preskaŭ 40-obliĝis.

La frukto, ke per sendependa kreo ĉinaj ŝtataj entreprenoj akcelis propran disvolvon, altiris atenton de multaj internaciaj translandaj korporacioj. Konfirmante kreajn fruktojn de ĉinaj ŝtataj entreprenoj, ili liveris proponojn por ĉinaj ŝtataj entreprenoj. Degussa estas granda translanda korporacio pri altefikaj specialaj kemiaj produktoj. Pri teknika kreo de ĉinaj mezgrandaj kaj malgrandaj ŝtataj entreprenoj, ĝenerala direktoro de la korporacio Utz-Hellmuth Felcht proponis, ke Ĉinio pluapaŝe ludu rolon de superaj lernejoj en la flanko de teknika kreo:

"En Ĉinio superaj lernejoj estas grandaj riĉfontoj. Utiliginte la riĉfontojn nia korporacio establis propran centron de esploro kaj ekspluato en Ŝanhajo. Laŭ mi, mezgrandaj kaj malgrandaj ŝtataj entreprenoj povas per tio helpi sin en la esploro kaj ekspluato de novaj produktoj."

Utz-Hellmuth Felcht opiniis, ke ĉar plej multaj ĉinaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj ne havas la kapablon sole establi propran establaĵon de esploro kaj ekspluato aŭ ne havas teknikan forton, ili povas provi kunlaboron kun superaj lernejoj aŭ inviti profesorojn al korporacio por helpi ilin en esploro kaj ekspluato de novaj produktoj.

En la jarkunveno de Boao-a Azia Forumo en la kuranta jaro, ĉeestantoj ĝenerale opiniis, ke kiel la ĉefa forto de la ĉina nacia ekonomio, ŝtataj entreprenoj devas ĉiuflanke krei disvolvan modelon, altigi disvolvan kvaliton kaj senĉese pliigi influan kaj gvidan forton de ŝtata ekonomio. Por tio, ŝtataj entreprenoj devas laŭ propra stato fari kreon kaj kombini sisteman kreon, administran kreon kaj teknikan kreon kaj igi sendependan kreon vere fariĝi la granda movforto de ĉinaj ŝtataj entreprenoj.


1  2