• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-30 16:24:09    
Spektu antikvan koncerton en muzeo (foto)

cri

Karaj amikoj, ĉu vi iam spektis koncerton en muzeo? Ĉu vi povas imagi antikvan koncerton antaŭ 2 000 jaroj en la muzeo? Hodiaŭ ni konduku vin al la Muzeo de la provinco Hubei de meza Ĉinio, por spekti vivplenan "antikvan koncerton".

La Hubei-Muzeo estas la plej granda muzeo de antikvaj muzikinstrumentoj kun plej kompletaj specaro kaj funkcio de Ĉinio. Por ke vizitantoj pli bone sentu muzikan ĉarmon de ĉinaj antikvaj muzikinstrumentoj, ĉiutage la muzeo okazigas kvar prezentojn de antikvaj muzikinstrumentoj, grupo de profesiaj ludantoj portas klasikan veston de la Han-dinastio (260 a.K—220 p.K) kaj remanifestas la muzikan mondon de la antikveco de Ĉinio per ŝuno, sonorilaro, ĉina antikva liuto kaj aliaj muzikaj instrumentoj uzitaj de ĉinoj antaŭ miloj da jaroj.

Jen estas antikva muzikaĵo prezentita per sonorilaro kaj perkutinstrumento Qing, eksplikanto de la muzeo s-ino Lin diris al raportisto:

"La Hubei-Muzeo ĉiam famas pro bronzaĵoj, precipe bronzaĵoj elfositaj el la tombo de la markizo Yi de la regno Zeng (preskaŭ 430 a.K). La mulda teknologio de tiuj bronzaĵoj estas tre delikata kaj admirinda. Cetere, vizitantoj al la muzeo povas ne nur vidi elfositajn relikvojn, sed ankaŭ aŭskulti veran prezenton de antikvaj muzikinstrumentoj, ĉiuj niaj ludantoj estas profesiaj, la muzikinstrumentoj estas imititaj laŭ originalaj strukturo kaj skalo de elfositaj relikvoj, nur la imita teknolokio estas progresinta sciencteknika sekreto."

En la koncerto de antikvaj muzikinstrumentoj de la Hubei-Muzeo, la plej elstara ĉefa rolo estas sonorilaro. Sonorilaro, konsistanta el grupo da malsamtonaj sonoriloj, estas speco de la gravaj perkutinstrumentoj de la antikveco de Ĉinio. Ĉar ĝi povas prezenti melodion ŝajnan al kanto, tial ĝi ankaŭ estas nomata kiel "kantsonorilo". Ĉiuj pecoj de la sonorilaro pendas sur ligna subportilo unu ĉe alia, kaj frapate donas diferencajn sonojn. La sonorilaro havas malsaman formon laŭ diversaj epokoj, tamen komuneco regas, ke surface de la sonorilaro troviĝas delikata pentraĵo.

En la moderna epoko, en la provincoj Yunnan, Shanxi kaj Hubei elteriĝis multaj antikvaj sonorilaro elfositaj en tombejoj de antikvaj feŭdaj nobeloj kaj princoj. Inter ili la sonorilaroj el la tombo de la markizo Yi de la regno Zeng en Hubei-provinco estas okulfrapa. Tiu ĉi monde konata arta trezoro estas konservata kaj eksponata ĝuste de la Hubei-Muzeo. Post 2 400-jara dormo, la sonorilaro elfosita el tombo de la markizo Yi de la regno Zeng, havamta plej grandan skalon kaj bonan konservecon kaj honorigita kiel miraklo en homara kultura historio, estas refoje atentata de la homoj kaj estas nomata kiel la "8-a miraklo de la mondo". Volonta eksplikanto de la muzeo s-ro Huang Xu diris:

1  2