• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-30 16:24:09    
Spektu antikvan koncerton en muzeo (foto)

cri

"La sonorilaro elfosita el tombo de la markizo Yi de la regno Zeng ĉefe manifestas atingojn de Ĉinio en muziko kaj muldado en la epoko antaŭ la Qin-dinastio (221-206 a.K). Tiuj sonoriloj pendas sur bronza subportilo unu ĉe alia en tri tavoloj kaj ok grupoj, inter ili, la plej granda altas je 153, 4 centimentroj kaj pezas je 203, 6 kilogramoj. Sur la sonorilaro vidiĝas pli ol 2 800 ideogramoj temantaj pri temparado kaj entenantaj multe da muzikaj terminoj, kiuj estas pli fruaj ol tio de Eŭropo je 1 800 jaroj. Tio ne nur estas grava trovo en la monda muzika historio, sed ankaŭ estas rara en monda mulda historio. Cetere, tio manifestas progresintan nivelon de ĉina antikva muzika kulturo. Eksperimento pruvas, ke tiu bronza sonorilaro antaŭ 2 400 jaroj havas delikatan metilertecon kun registro de kvin gamoj kaj ĝia gama strukturo similas al la 7-a simfonio en C maĵoro, kaj povas prezenti melodion de la 9-a simfonio "Odo por Ĝojo".

Karaj amikoj, nun vi aŭdas muzikaĵon "Odo por Ĝojo" luditan per samnorma sonorilaro imitita laŭ la sonorilaro elfosita el tombo de la markizo Yi de la regno Zeng. Tio ofte estas la lasta programero de la koncerto de antikvaj muzikinstrumentoj kaj ofte alportas al vizitantoj, precipe fremdlandanoj, plej profundan impreson. Ludi okcidentan klasikan simfonion per orienta antikva muzikinstrumento, tiu mirinda kombinaĵo estas tre neimagebla, ĉu ne? Aŭdante la prezenton, s-ro Charlie el Florido de Usono ekscitite diris al raportisto:

"Mi pensas, ke eĉ Ludwig Van Beethoven ne povis imagi la nunan scenon, kiam li verkis la muzikon. Bedaŭrinde li ne povis aŭskulti ĝin. Mi opinias, ke tio estas muziko venanta el profundo de la animo kaj vere estas mirinda kombinaĵo."

Sur subportilo de la sonorilaro elfosita el tombo de la markizo Yi de la regno Zeng pentriĝas diversaj desegnoj kaj bildoj de drako, serpento, birdo, floroj, ktp., kiuj montras imagecon kaj artecon de antikvuloj; la muzikaj terminoj inkrustitaj sur la sonorilaro per ora fadeno estas speciala verko pri muziko, ĝi respondas multajn nesolvitajn problemojn de la homoj pri muziko. Ĉio montras altan teknologion de antikvaj ĉinoj kaj progresintajn sciencan kaj kulturan nivelon de nia lando. Multaj ĉinaj kaj alilandaj vojaĝantoj vizitas la Hubei-Muzeon ĝuste por viziti la sonorilaron elfositan el tombo de la markizo Yi de la regno Zeng.

S-ro Zeng Jinxian, kiu naskiĝis en la provinco Hubei, transloĝiĝis al Hongkong en pli-ol-dek jaraĝo. Ĉifoje li utiligis unu-tagan reston en la urbo Wuhan kaj aparte akompanis sian patrinon al la Hubei-Muzeo por viziti la faman sonorilaron elfositan el tombo de la markizo Yi de la regno Zeng. Li diris al raportisto:

"Antaŭe mi vidis sonorilaron nur en televidilo kaj tre frue mi jam konis ĝian famecon. Ĉifoje mi restas ĉi tie nur unu tagon kaj aparte vizitas ĝin, ĝi estas vere grandioza."

En la antikveco de Ĉinio, sonorilaro estis muzika instrumento aparte uzita de supera socio kaj estis simbolo de rango kaj potenco. Nun ĉiuj vizitantoj al la Hubei-Muzeo povas aŭskulti solidan sonon de tiu antikva muzikinstrumento. Se ankaŭ vi interesiĝas pri antikvaj muzikinstrumentoj de Ĉinio, bonvole vizitu la Hubei-Muzeon en la urbo Wuhan de centra Ĉinio por persone vidi muzikajn instrumentojn uzitajn de ĉinoj antaŭ 3 500 jaroj.


1  2