• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-31 15:47:15    
Centjara firmao Sanwanchang, denove vigliĝanta en merkata ekonomio

cri
En la strato Guanqian de la ĉina orienta urbo Suzhou troviĝas multaj centjaraj malnovaj firmaoj, ili travivis la historiajn venton kaj pluvon, nun en la ondo de merkata ekonomio, ili denove vigliĝas. Hodiaŭ ni konigos al vi unu el ili, centjaran firmaon pri teo Sanwanchang, bonvole aŭskultu!

La firmao Sanwanchang fondiĝis en 1855, tiam la firmao ne produktis teon, sed estis te-trinkejo. Parolante pri ĉi tiu historio, sinjoro Yu Longgen, vicĝenerala direktoro de Sanwanchang diris:

"Tiam, Sanwanchang estis fama te-trinkejo en la ĉina urbo Suzhou. En la te-trinkejo, oni ne nur trinkis teon, sed ankaŭ interdonis informojn, faris komercon, diskutis pri sciencoj kaj libere babilis. Sanwanchang fariĝis tiama fama informointerflua centro."

Sed pro multaj faktoroj antaŭ la liberigo de la nova Ĉinio, la firmao Sanwanchang malprosperiĝis kaj laŭgrade sin eltiris el la historia teatro. En 1999, por plivastigi historion kaj kulturon de la urbo Suzhou, la suzhou-a registaro denove planis kaj reformis la straton Guanqian, kaj per ĉi tiu ŝanco multaj firmaoj en la strato denove vigliĝis. Sinjoro Zhou Liping, vicestro de la oficejo de la strato Guanqian, konigis al raportistino, ke ĝuste pro klopodado de multaj teorondaj personoj, nun la centjara firmao Sanwanchang refoje prosperas.

"La nuna Sanwanchang estas la nova Sanwanchang. Sinjoro Yu Longgen, vicĝenerala direktoro de Sanwanchang, kaj aliaj estroj de Sanwanchang, ili ne estas la posteuloj de la kreintoj de Sanwanchang, sed teorondaj specialistoj kaj heredantoj de teorio pri teo. Ili utiligas sian teknikon pri teo por plivastigi la ĉinan tean kulturon kaj la ĉinan markon 'Sanwanchang'."

Sinjoro Zhou Liping diris, ke malkoncentraj teaj kamparanoj produktis teon per manlaboro, tial la kvalito ne estas grantiita. Nun Sanwanchang kolektis ĉi tiujn malkoncentrajn teajn kamparanojn, ellaboris teknikajn normojn kaj fortigis administradon, per tio ili garantiis la bonkvaliton de teoj, samtempe liveris enspezan garantion al teaj kamparanoj.

Nun la firmao Sanwanchang havas centojn da specoj de teo, inter ili la tea speco Biluochun estas monde fama. Biluochun apartenis al verda teo. Ĝi estis ĉefe produktita sur la monto Dongting ĉe la bela lago Taihu, en la ĉina urbo Suzhou, tial ĝi ankaŭ estis nomita Dongting Biluochun. Nun sur la monto la firmao Sanwanchang plantis 2 500 muojn da tearbidoj de Biluochun, kaj la jara produktokvanto de Biluochun superis 5 000 kilogramojn, la jara venda sumo superis 2 milionojn da juanoj kaj la jara interezo superis 150 mil juanojn.

1  2