• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-31 15:47:15    
Centjara firmao Sanwanchang, denove vigliĝanta en merkata ekonomio

cri

Parolante pri la nomo de Biluochun, sinjorino Zhang Jianqin, direktorino pri financo de la firmao Sanwanchang, sciigis ĉi tiun legendon:

"Antaŭ longa longa tempo, en la okcidento de la monto Dongting loĝis fraŭlino Biluo kaj en la oriento de la monto Dongting loĝis fraŭlo Axiang. Ili profunde amis unu la alian. Iujare, en la lago Taihu aperis kruela drako, ĝi volis okupi fraŭlinon Biluo; por sia amantino, fraŭlo Axiang kuraĝe batalis kontraŭ la drako, ili batalis 7 tagojn kaj 7 noktojn ĝis ili estis kolapse lacaj. La drako mortis kaj Axiang svenis en sango. Por savi Axiang, fraŭlino Biluo atente prizorgis lin kaj ĉie serĉis drogherbojn. Ŝi venis al la loko, kie Axiang kaj la drako batalis, subite ŝi vidis malgrandan tean arbon, Biluo pensis: la arbo estas la atesto de la batalo inter Axiang kaj la drako, ŝi devas bone zorgi ĝin. Post kelkaj jaroj aperis freŝaj ĝermoj, Biluo plukis kelkajn ĝermojn kaj infuzis la ĝermojn por Axiang. Trinkinte la infuzaĵon, Axiang resaniĝis. Ĝuste la du amantoj ĝuis la feliĉon de amo. Pro laco, Biluo finfine falis en la sinon de Axiang kaj ne refoje malfermis siajn okulojn. Axiang estis tristega, li enterigis la fraŭlinon ĉe la tea arbo, de tiam Axiang klopodis kultivi teajn arbojn kaj produkti teon. Poste oni nomis ĉi tiun teon Biluochun."

Ĉinoj ĝenerale tropis per teo Biluochun fraŭlinon 17-18 jarajn. Sinjoro Yu Longgen, vicĝenerala direktoro de Sanwanchang, konigis trajton de Biluochun:

"La koloro de Biluochun estas verda, figuro similas al spiralo, troviĝas viloj ĉie. Post kiam oni infuzis teon de Biluochun, la teo estas brila kaj verda kaj la gusto estas freŝa, forte bonodora kaj iom dolĉa."

Biluochun estas rara, krom ĝia bongusto, la ĉefa kialo estas la malmulta produktokvanto. Ĉar Biluochun nur estis produktata en la mezo de marto ĉiujare, kaj la alia kialo estas la rigora produkta medio.

Sinjoro Yu Longgen, vicĝenerala direktoro de Sanwanchang, konigis:

"Teaj arboj de Biluochun vivas sur la pinto de la monto Dongting, kaj ekzistas kune kun persikarboj, abrikotarboj, granatarboj kaj aliaj fruktarboj. Branĉetoj de tearboj kaj fruktarboj interkruciĝas, tial tearboj sorbas bonodoron de fruktarboj kaj ĝiaj folioj ricevas aparatan guston."

La infuzo de Biluochun estas diferenca ol tiu de aliaj teoj. Oni devas uzi travideblan glason, unue verŝas akvon en la glason, poste ĵetas teon Biluochun.

Sinjoro Yu Longgen diris, ke ili denove starigis la markon Sanwanchang kaj disvolvos la firmaon, ili celas ne nur propran disvolvon, sed ankaŭ plivastigi la ĉinan tean kulturon.


1  2