• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-02 15:30:00    
Elektra aŭto proksimiĝas al popolanoj

cri
Se vi venas al ĉina urbo kaj eniris en iun ŝajne ordinaran aŭtobuson, vi eble eniris elektran aŭton nomatan kiel "futura aŭto". Pro la faktoroj de energio kaj mediprotekto, nuntempe tiaj novtipaj mediprotektaj elektraj aŭtoj proksimiĝas al ĉiutaga vivo de ĉinaj popolanoj. En hodiaŭa programero, ni parolu kun vi pri tio.

En la pasinta semajno, Ĉinio refoje altigis prezon de prilaborita petrolo. Tio multigis ĉiumonatan elspezon de tiuj, kiuj posedas aŭton. Sinjoro Zhang Rui loĝanta en la ĉina nordorienta urbo Shenyang estas unu el ili. Li diris:

"De la lastaj monatoj, la petrola prezo daŭre altiĝas. Nuntempe la ĉiumonata elspezo de petrolo por ĉi tiu aŭto ja estas multa. Krome, ĝenerale, la aŭto bruligis tiom da petrolo, tio ne estas mediprotekta. Se iam la aŭtoj ne bezonos petrolon, tio ja estos bona."

La ideo de sinjoro Zhang ne estas nur revo, fakte jam pli kaj pli proksimiĝas al ĉinaj popolanoj la aŭto, kiu ne bezonas petrolon sed estas pelata de elektro. Depost la 90-aj jaroj, kiam oni komencis esplori pri elektra aŭto, nuntempe pluraj specoj de elektraj aŭtoj, sendepende projektitaj kaj fabrikitaj de Ĉinio, jam eliris el laboratorio kaj estas uzataj. Laŭ konigo, tiuj elektraj aŭtoj povas esti dividitaj en tri specojn: unua estas pelata pure de la kunportata baterio; dua estas pelata de miksitaj fortoj, t.e. ĝi estas pelata kej de petrolo kaj de elektro; la tria estas aŭto kun fuzaĵa baterio, tiu speco de aŭtoj estas pelataj de elektro naskita en brulado de hidrogeno.

Sinjorino Han Ke de la Pekina Politekniko daŭre partoprenis en esplorado kaj fabrikado de elektraj aŭtoj. Ŝi konigis al raportisto, ke nuntempe, la elektraj aŭtoj ekspluatitaj de la Pekina Politekniko jam estas prove funkciigataj kiel aŭtobusoj. Ŝi diris:

"Aspekto de ĉi tiu speco de aŭtobusoj estas sama kun tiu de la ĝeneralaj aŭtobusoj. Diferenco estas tio, ke ĝi, elektra aŭtobuso, estas pelata de baterio. La baterio uzata al ĝi estas sama kun la baterio de poŝtelefono. Oni povas rekte ŝargi ĝin. Ŝarginte foje, ĉi tia aŭtobuso povas kuri 150 ĝis 300 kilometrojn. Ĉi tiu speco de aŭtobusoj jam ekfunkciis ĉe la aŭtobusa linio 121 en Pekino."

1  2