• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-02 15:30:00    
Elektra aŭto proksimiĝas al popolanoj

cri

Ĉe kapstacio de la linio 121 de Pekino, videblas dekkelkaj novaj elektraj aŭtobusoj, kiuj atendas ekiri laŭvice de la stacio. Laŭ konigo de ŝoforoj, la elektraj aŭtobusoj estas stabilaj, kiam ili ekiras, ili estas kvietaj dum irado, kaj ne estas benzina odoro en aŭtobuso. Pasaĝero sinjorino Su Xiumin diris al raportisto, ke kompare kun la tradicia benzina aŭtobuso, ŝi preferas uzi la elektran aŭtobuson. Ŝi diris:

"Mi pensas, ke en irado la elektraj aŭtobusoj ne malsamas kun la benzinaj aŭtobusoj. Sed tiuj elektraj aŭtobusoj ellasas malpli da poluciaĵo. Se estus malpli multe da benzinaj aŭtoj kaj pli multe da elektraj aŭtoj, la aera kvalito en Pekino certe pliboniĝos."

Nuntempe, krom Pekino, ankaŭ Wuhan, Tianjin, Weihai kaj aliaj urboj uzas la elektrajn aŭtobusojn. Tiaspecaj elektraj aŭtobusoj funkcias tage kaj estas ŝargataj vespere per la superflua elektro en vespero. Krome, tiuj elektraj aŭtoj ellasas neniun poluciaĵon, tio favoras al plibonigo de urba medio. Tamen, la plej granda manko de la elektraj aŭtoj pelataj nur de kunportataj baterioj estas malrapideco.

Do, ĉu oni povas trovi aŭton, kiu kaj rapidas kaj ne dependas de benzino? La respondo estas jesa. Tiaj aŭtoj estas la aŭtoj pelataj de miksitaj fortoj. Ili havas du pelajn sistemojn: unu estas la tradicia benzina motoro, kaj alia estas eletro liverata de baterioj.

Karaj aŭskultantoj, eble vi maltrankviliĝas pri tio, ke la alterna uzado de la du sistemoj malfaciligos stiradon, kaj la ŝoforoj estos konfuzitaj. Fakte ne. La ĉina Dongfeng-a Aŭta Kompanio jam plenumis esploradon de elektraj aŭtoj kun miksitaj fortoj, kaj fabrikis malgrandan kvanton. Sinjoro Shi Yong de tiu kompanio konigis, ke uza maniero de la aŭtoj kun miksitaj fortoj samas kun tiu de benzinaj aŭtoj. Li diris:

"Panelo de ĉi tiu aŭto kun miksitaj fortoj estas sama kun tiu de la tradiciaj aŭtoj. Ĉe ŝanĝiĝo de forto-sistemo, la stiranto preskaŭ ne konceptas. La ununura diferenco estas tio, ke en la aŭto aldoniĝis panelo, kiu inspektas funkciadon de la tuta aŭto kun miksitaj fortoj. Estas tre facile stiri ĝin."

Shi Yong ankaŭ konigis, ke ĝenerale ĉiuj aŭtoj kun miksitaj fortoj estas kun aŭtomata rapidoŝanĝo, la stiranto ne devas mane adopti forton. Kiam la aŭto pliigas rapidecon aŭ iras kun alta rapideco, la benzina motoro kaj elektra motoro povas funkcii samtempe, kaj formas fortan akcelon. Kiam ĝi iras kun malalta rapideco, ĝi uzas nur forton liveratan de elektra motoro, kies bruo estas malalta kaj ellasas preskaŭ nenian poluciaĵon. Tio taŭgas por iri en svarmaj vojoj en urbo. Nuntempe la unuaj 20 aŭtoj kun miksitaj fortoj fabrikitaj de Dongfeng-a Aŭta Kompanio jam estis menditaj.

Tamen, la fakaj analizantoj pri aŭto montris, ke la aŭtoj kun miksitaj fortoj ne povas tute solvi la polucian problemon kaŭzitan de benzino, kaj kvankam elektraj aŭtoj ellasas preskaŭ nenian poluciaĵon dum irado, tamen oni ankoraŭ ne havas bonan metodon por trakti la reakiritajn bateriojn.

Pro tio, la ĉinaj esploristoj eksperimentas iujn novajn fuzaĵojn por peli aŭton. Inter ili, la plej ideala elekto estas hidrogeno, kiu pelas raketon. Laŭ konigo, la kerna parto de tiu tekniko estas fuzaĵa baterio. La fuzaĵa baterio transformas hidrogenon al elektra energio, kaj la elektro pelas aŭton. La aŭta rondo ĝenerale estas optimisma pri perspektivo de aŭto kun fuzaĵa baterio.

Estonte, laŭ senĉesa progresado de koncernaj teknikoj, uzado de elektraj aŭtoj en Ĉinio pli kaj pli populariĝos.


1  2