• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-02 15:35:44    
Ĉina centjara firmao Caizhizhai

cri
En la strato Guanqian de la ĉina orienta urbo Suzhou troviĝas multaj centjaraj malnovaj firmaoj, ili travivis la historiajn venton kaj pluvon, nun en la ondo de merkata ekonomio, ili denove vigliĝas.

Caizhizhai fondiĝis en 1870 (dinastio Qing) kaj la fondinto nomiĝis Jin Yinzhi. Komence, sinjoro Jin Yinzhi ne havis butikon, nur produktis sukeraĵojn sub la libera ĉielo. Sinjoro Chu Minhui, ĝenerala direktoro de suzhou-a manĝaĵa limigita korporacio Caizhizhai, konigis, ke ofte Jin Yinzhi produktis kaj vendis sukeraĵojn ĉe butiko pri antikvaĵoj en la strato Guanqian. Li diris:

"Poste administristo de la butiko pri antikvaĵoj Caizhizhai maljuniĝis, li ne havis iun ajn filon, tial li vendis sian butikon al Jin Yinzhi. Ĉar multaj suzhou-anoj sciis, ke se ili volas aĉeti sukeraĵojn de Jin Yinzhi, ili venas al Caizhizhai, tial Jin Yinzhi ne ŝanĝis la nomon de la butiko, sed plue uzis ĝin."

Jin Yinzhi havis sian propran butikon kaj komencis forte disvolvi sian aferon. Poste li pliigis specojn de produktoj, produktis ne nur sukeraĵojn, sed ankaŭ konfitaĵojn kaj rostitajn semojn kaj nuksojn. Tiam, ne nur ordinaraj popolanoj sed ankaŭ registaraj oficistoj kaj imperia familio ŝatis produktojn de Caizhizhai. Kaj sukeraĵo Beimu de Caizhizhai fariĝis la tributo al la imperia familio en la dinastio Qing. Sinjoro Chu Minhui konigis:

"En la dinastio Qing, imperiestra patrino Cixi malsaniĝis, imperiestro petis tutlandajn famajn kuracistojn por kuraci Cixi. Suzhou-a kuracisto Cao Cangzhou eniris en Pekinon kaj komencis kuracon al imperiestra patrino Cixi. Ĉar gusto de medikamentoj estis maldolĉa, tial Cao Cangzhou donacis sukeraĵon Beimu de Caizhizhai al Cixi por helpi ŝin preni maldolĉajn medikamentojn. resaniĝis Cixi kaj la sukeraĵo Beimu fariĝis la tributo."

Tiel, la famo de Caizhizhai plivastiĝis ĉie. Sinjoro Chu Minhui diris, ke diferenca ol okcidenta teknologio, post sia fondo Caizhizhai ĉiam alprenis la ĉinan tradician teknologion, uzis nuksokernon, amandon, sezamon kaj aliajn naturajn konfitaĵojn kiel ĉefajn materialojn kaj naturajn florojn kiel esencojn. En la lastaj jaroj, Caizhizhai vizitis maljunajn specialistojn, serĉis materialojn de tradiciaj produktoj, kiuj proksimas al perdo, elfosis tradician teknologion kaj laŭgrade reposedis iujn tradiciajn produktojn. Parolante pri la heredo de tradicia teknologio, sinjoro Chu Minhui sciigis raportiston, ke kvankam nun en flankoj de pako kaj tranĉo ili jam alprenis modernan teknikon, tamen ili ankoraŭ tenis tradician manlaboran teknologion en ŝlosilaj flankoj:

"Ĉar se ni ŝanĝos trandician teknologion, la aparta gusto kaj tradicia trajto ŝanĝiĝos. Nur tenante la trajton, nia firmao povas disvolviĝi."

1  2