• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-02 15:35:44    
Ĉina centjara firmao Caizhizhai

cri

Tenante tradician manlaboran teknologion en ŝlosilaj flankoj, Caizhizhai aktive esploris bezonon de konsumantoj kaj senĉese plibonigis produktojn por kontentigi konsumantojn. Antaŭe, sukeraĵo de Caizhizhai havis multan sukeron kaj grason, sed nun vivonivelo altiĝis kaj komercaĵoj estas riĉaj, homoj ne refoje ŝatas produktojn kun multa sukero kaj graso, pro tio, Caizhizhai faris esploron kaj multfojajn provojn, tenante apartan guston reduktis kvanton de sukero kaj graso. Sinjoro Chu Minhui diris, ke tradicio ne estas ĉiam neŝanĝita, la bezono ŝanĝiĝis, produktoj devas esti ŝanĝitaj laŭ la bezono. Li diris:

"Por vivo, firmoj kun centjara historio devas fari kreon, kreo estas la fundamento de vivo de centjaraj firmaoj. Se vi ne faris kreon, vi perdis vivforton. Ni devas bone kombini tradicion kaj modernan teknologion. Kreo devas esti trapenetrita en la tuta produktado, tial niaj produktoj povos esti ŝatataj."

Sinjoro Chu Minhui diris, ke la nunaj produktoj devas konformi al la porsana kaj nutra bezono. Nun Caizhizhai havas pli ol 300 specojn kaj pli ol mil pakojn.

En la strato Guanqian troviĝas ankaŭ pli ol dek malnovajn firmaojn, ili travivis prosperiĝon kaj malprosperiĝon kaj same serĉas disvolvon en heredado kaj reformado. Sinjoro Zhou Liping, vicestro de la oficejo de la strato Guanqian, diris:

"Serĉi disvolvon en heredado estas la ŝlosila vivmetodo de malnovaj firmaoj. Nur kun disvolvo, bona tradicio de malnovaj firmaoj povos esti heredata. Merkato estas justa, sen konfirmo de konsumantoj, malnovaj firmaoj certe malprosperiĝos. Malnovaj firmaoj devas heredi kaj disvolvi tradician teknologion, nome tradician kulturon."


1  2