• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-07 18:02:05    
Ĉina eldonada industrio prosperiĝas

cri
Karaj amikoj, se vi eniras en ĉinajn librejojn, vi trovos, ke specoj de libroj eldonitaj de Ĉinio estas pli kaj pli multaj. Kaj aperis nevidite prospera fenomeno de ĉina libra merkato.

Pekina Libra Domego estas granda detala librejo, ĉiutage klientoj kiel rivero senĉese fluis en libran maron. Elektante librojn, oni sentis ŝanĝiĝon de la libra merkato.

Sinjoro Wang Heng, kiu elektis librojn en la librejo, sciigis raportiston, ke nun pako de libroj estas klare diferenca ol antaŭe.

"Grande progresis, nun libroj grande progresis en preso kaj projekto de bindado kaj enpaĝigo."

Fraŭlino Li Fen diris:

"Nun specoj de libroj estas multaj, kiujn vi volas aĉeti, tiujn vi certe trovos en la Libra Domego."

En la lastaj jaroj, la venda sumo de Pekina Libra Domego ĉiam tenis fortan kreskadon je 20% en ĉiu jaro, en 2005 ĝia venda sumo atingis 440 milionojn da juanoj. Laŭ statistiko, en 2005 Ĉinio eldonis pli ol 220 mil specojn de libroj, pli multe je preskaŭ 8% ol tiu en 2004 kaj pli ol dekobliĝis ol en 1978.

Por adapti la eldonadon al merkata ekonomio, de la fino de la lasta jarcento Ĉinio funkciigas merkatigan reformadon de la eldonada industrio. En 2002, oficiale fondiĝis Ĉina Eldonada Grupo, la ĉina plej granda eldonada entrepreno, organizita de pli ol dek eldonadaj entreprenoj. Parolante pri la unua intenco de la fondo de la grupo, sinjoro Yang Muzhi, ĝenerala direktoro de Ĉina Eldonada Grupo, diris:

"La organizo de la grupo celas vigligon de nia sistemo, kreon kaj organizon de nova bataloforta kaj viveca kolektivo. Per klopodado en 3 ĝis 5 jaroj, nia grupo vere fariĝu 'aviadila ŝipo' en la eldonada industrio."

Ĉi tiu "aviadila ŝipo" posedante riĉajn eldonadajn riĉfontojn, montris grandan forton, kiam ĝi eniris en la merkaton, ĝi eldonis serion da bonaj libroj. En 2004, la grupo eldonis ĉinan bibliotekon, ĝi amasigis librojn pri kulturo, historio, filozofio, scienco, eduko, arto kaj referencado de ĉinaj verkistoj kaj de la 20-a jarcento kaj formis plej grandskalan librokolekton de la ĉina moderna epoko. Nun, la okupa proporcio de Ĉina Eldonada Grupo en la ĉina eldonada merkato superis 7%.

1  2