• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-07 18:02:05    
Ĉina eldonada industrio prosperiĝas

cri

Kiel Ĉina Eldonada Grupo, en reformado amaso da ĉinaj novtipaj eldonadaj entreprenoj montris vivecon kaj konkurencan forton en la merkato. Laŭ "raporto pri ĉina libra detela merkato", jara meznombra kapitala kreska proporcio de 7 ĉinaj reformaj provpunktaj eldonadaj entreprenoj atingis 24% kaj ili fariĝis gvidantoj de la ĉina eldonadaj industrio.

Ĝenerala direktoro de liaoning-a eldonada grupo sinjoro Ren Huiying opiniis, ke la sistema kreo kaj ŝtata favora politiko estas la ĉefaj kialoj de altrapida kreskado de eldonadaj entreprenoj.

"Nur sistema reformado povas alporti pli grandan vivecon al disvolvo de nia grupo. Akirinte administron de ŝtata kapitalo, ni ĝuis serion da favoraj politikoj de industria disvolvo."

Ĉinaj novtipaj eldonadaj entreprenoj bone faris enlandan merkaton, samtempe kun tio ili realigis strategion de eliro kaj aktive partoprenis en internacia konkurenco. Frankfurta libra ekspozicio estas la nuna plej grandskala libra foiro kaj komerca merkato de eldonada rajto en la mondo. 75% de komerco de libra eldonada rajto de la mondo estis atingita ĉi tie, la frankfurta libra ekspozicio estas la internacia teatro, kiu ekzamenas staton de eldonada industrio de diferencaj landoj. En antaŭaj libraj ekspozicioj, la ĉina grupo impresis, ke ĝi havas malmultajn librojn, malmultajn vizitantojn kaj malmultajn komercajn aktivadojn. Sed en la kurantjara libra ekspozicio, ĉinaj eldonadaj entreprenoj organizis grupon, konsistantan el pli ol 200 homoj, alportis preskaŭ dekmil librojn kaj fariĝis la brila punkto en la libra ekspozicio.

Estro de departemento de politiko kaj leĝo sub Ĉina Ŝtata Ĝenerala Novaĵa kaj Eldonada Oficejo sinjoro Wang Tao diris:

"Ĉi tiu ĝojiga situacio profitas de tio, ke provpunktaj eldonadaj entreprenoj fortigis forton kaj krean kapablon per reformado."

En pli ol dek jaroj, la ĉina eldonada industrio realigis la ŝanĝon de plana ekonomio al merkata ekonomio, eĉ povas fari konkurencon en la internacia merkato. Laŭ ĉi tiu ŝanĝiĝo, ni vidis kreskon kaj plivastigon de la ĉina eldonada industrio, ankaŭ prosperon de la libra merkato.


1  2