• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-28 09:15:22    
Favora imposto al Hongkong kaj Aomen

cri
Favora imposto al Hongkong kaj Aomen

Laŭ freŝa donitaĵo de la Ĉina Ĝenerala Dogano, ĝis la 31-a de la lasta majo, la interna loko de nia lando importis varojn de Hongkong kaj Aomen je la valoro de 600 milionoj da usonaj dolaroj kadre de "Aranĝo por ankoraŭ pli kompaktaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter interna loko kaj Hongkong" kaj favora imposto superis 400 milionojn da juanoj de renminbi.

Laŭ dogana statistiko, la favorataj varoj ampleksas medikamenton, tekstilaĵon, plastaĵon, manĝaĵon, juvelon kaj aliajn.

Eniro de eksterkapitalaj asekuraj kompanioj ne ĝenas ĉinan asekuran merkaton

La 26-an de junio, Wu Dingfu, prezidanto de Ĉina Banka Reguliga Komisiono, diris en Pekino, ke eniro de eksterkapitalaj asekuraj kompanioj ne ĝenas funkciadon kaj merkatan stabilecon de ĉinkapitalaj asekuraj kompanioj.

Laŭ konigo, nun entute 41 eksterkapitalaj asekuraj kompanioj estas sankciitaj iri en la ĉinan asekuran merkaton. Tiuj ĉi kompanioj rajtas liveri asekuran servon en ĉiuj regionoj de Ĉinio, kaj krom asekura servo, ili rajtas okazigi aliajn funkciadojn. En la jaro 2005 eksterkapitalaj asekuraj kompanioj okupas 6,7% de la ĉina asekura merkato.

Ĉinio stimulos disvolviĝon de novtipaj kamparanaj profesiaj kunlaboraj ekonomiaj organizoj per leĝdonado

La 26-an de junio, Konstanta Komitato de Ĉina Tutlanda Popola Kongreso diskutis pri la skizo de "Leĝo pri Kamparana Profesia Kunlabora Ekonomia Organizo", kiu ĵus eniris en leĝdonan procedon. La leĝa skizo unuafoje difinas leĝan pozicion de kamparanaj profesiaj kunlaboraj ekonomiaj organizoj kaj subtenas sanan evoluon de tia organizo.

En la lastaj 20 jaroj, ĉinaj kamparanoj iniciatis diversformajn profesiajn kunlaborajn ekonmiajn organizojn. Tiuj organizoj estas gravaj portiloj de agrikultura industriiga administrado. Nun Ĉinio havas pli ol 150 milojn da tiaj organizoj, tamen kaŭzse de leĝa manko, tiaj organizoj ne povas sin registri kaj tio influis ilian normalan administradon.

1  2