• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-28 09:15:22    
Favora imposto al Hongkong kaj Aomen

cri

Ĉinio projektas turismejojn laŭ Qinghai-Tibeta Fervojo

La ĉina Qinghai-Tibeta Fervojo baldaŭ funkcios tutlinie. La ĉinaj Ŝtata Turisma Administracio kaj aliaj fakoj ellaboras "Disvolvan projekton pri turismo laŭ Qinghai-Tibeta Fervojo"; la projekto estos plenumita kaj praktikata en la kuranta jaro. Abundas turismaj profitofontoj laŭ la fervojo de la urbo Xining de la provinco Qinghai ĝis la urbo Lasao de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, ekzemple, la Lago Qinghai – natura pejzaĝo, la Palaco Potala kaj la Templo Taer, kiuj koncentras en sin la ĉarmojn religian, artan kaj arkitekturan, kaj protektataj raraj sovaĝaj animaloj.

Ĉinio kreis historie novan rekordon en produkta kaj venda kvantoj de aŭtoj en antaŭaj 5 monatoj

La 26-an de junio, la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao raportis, ke laŭ la statistiko publikigita de la ĉina Aŭto-industria Asocio, en la antaŭaj 5 monatoj ĉijare, la produkta kaj venda kvantoj de ĉinaj aŭtoj respektive estis 3,05 milionoj kaj 2,97 milionoj, je 30% pli multe respektive ol tiuj en la sama periodo pasintjare, kaj ambaŭ kreis la novan rekordon historie.

Krome, influate de malleviĝo de dogana imposto, en la antaŭaj 5 monatoj ĉijare, la kvanto de importitaj aŭtoj pliiĝis je 80% ol tiu en la sama periodo pasintjare.

Fakuloj montris, ke de la lastaj jaroj, senĉese plivastiĝas la aŭta merkata skalo de Ĉinio, kaj la aŭta industrio fariĝis subtenila industrio de la nacia ekonomio.


1  2