• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-28 14:50:12    
Qinghai—Tibeta Fervojo ludos gravan rolon en ekonomia disvolviĝo

cri

La provinco Qinghai troviĝas en okcidenta parto de Ĉinio. Tie estas la plej granda sallago en la mondo kaj abundas diversaj minaĵoj. La rezerva kvanto de natura gaso atingis 1 000 miliardojn da kubmetroj. Malforteco de forvoja transporto serioze ĝenis industrian disvolviĝon de tiu ĉi provinco. Tamen tia stato plene ŝanĝiĝos post kiam funkcios la Qinghai—Tibeta Fervojo.

Laŭ prognozo, post ekfunkcio de la Qinghai—Tibeta Fervojo, ĉiujare la nombro de pasaĝeroj en la trajnoŝanĝa stacio de Xining, ĉefurbo de la provinco Qinghai, superos 600 mil, kaj tiu ĉi urbo fariĝos nova loĝistika centro. Funkciado de la Qinghai—Tibeta Fervojo impulsos ekonomian disvolviĝon de la minaĵa industrio en la provinco Qinghai. La baseno Chaidamu, troviĝanta en tiu ĉi provinco, estas konata kiel trezorejo. En tiu ĉi baseno oni jam trovis 86 specojn da minaĵoj, kiuj okupas 50% de la tuta lando.

La Qinghai—Tibeta Fervojo ankaŭ helpas al konstruo de trafika artiko en la urbo Geermu. Ekfunkcio de tiu ĉi fervojo kreos favorajn kondiĉojn por ekonomia interfluo de Qinghai kaj Tibeto. Tibeto estas riĉa je minaĵaj fontoj, dum Geermu havas evidentan avantaĝon en energio, trafiko kaj situo. Nun magistrato de la urbo Geermu traktas kun koncernaj fakoj de Tibeta Aŭtonoma Regiono. Ili planas konstrui la urbon Geermu kiel prilaboran kaj transigan centron de minaĵoj.

Post ekfunkcio de la fervojo la kosto de vojaĝo al Tibeto multe malaltiĝos, kaj granda nombro da vojaĝantoj facile vizitos Tibeton. Tio akcelos turisman disvolviĝon de Geermu.

Same ankaŭ por Tibeto, Qinghai—Tibeta Fervojo ludos decidan rolon en la ekonomia kresko, liveros garantion al daŭrigebla disvolvo de la tibeta ekonomio, kaj servos kiel motoro de la moderniga procezo de Tibeto. La fervojo kompakte ligos tibetan merkaton kun tiuj de la tuta lando, tial la kosto de diversaj materialoj en Tibeto grandmezure malaltiĝos, kaj granda nombro da terkulturistoj kaj paŝtistoj rekte profitos de tio. Turismo, produktado de tibetaj medikamentoj, minaĵa ekspluato, prilaboro de agrikulturaj kaj brutaj produktaĵoj, nacia metio, plantado de altebenaĵaj kreskaĵoj kaj aliaj entreprenoj kun altebenaĵa karakterizo iros sur sanan vojon de daŭrigebla evoluo. Kiel novaj punktoj de la ekonomia kresko ili evoluos kune kun tiuj en najbaraj provincoj kaj regionoj. Tiamaniere formiĝos ekonomia zono sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.

1  2