• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-28 14:50:12    
Qinghai—Tibeta Fervojo ludos gravan rolon en ekonomia disvolviĝo

cri

Delonge, pompa naturo kaj misteraj kulturaj vidindaĵoj sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo tiras al si pli kaj pli multe da vizitantoj. En la jaro 2004 pli ol miliono da vojaĝantoj vizitis Tibeton. Tamen pro manko de fervojo en Tibeto, vojaĝanto veturis al Tibeto ĉefe per aviadiloj, tial la kosto estas tre alta. Oni diris, ke vojaĝo al Tibeto estas pli malfacila ol tiu al eksterlandoj. Post ekfunkcio de la Qinghai—Tibeta Fervojo, oni projektos novan turisman itineron ligantan la sudokcidentan Silkan Vojon kun Potala-Palaco de Tibeto. Laŭ prognozo, post ekfunkcio de la fervojo, ĉiujare ĉirkaŭ 3 milionoj da vojaĝantoj vizitos Tibeton.

Same kiel turismo, ankaŭ diversaj tradiciaj entreprenoj en Tibeto multe profitos de la fervojo, kaj granda kvanto de altebenaĵaj produktaĵoj apartaj al Tibeto transportiĝos al diversaj lokoj per tiu ĉi fervojo. Registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono faras detalajn planon kaj aranĝon pri tio.

Tibeto kaj Qinghai dediĉas sin al plibonigo de la investa medio, samtempe iuj prudentaj komercistoj okupiĝas pri esploro kaj serĉo de komerca ŝanco laŭlonge de la fervojo.

La fervojo ligos plurajn turismajn lokojn, troviĝantajn ĉe la fervojo, pro tio lokaj restoracioj kaj turismaj agentejoj renkontos prosperan periodon. Ĉiujare julio, aŭgusto kaj septembro formas oran sezonon por tibeta turismo, tiam ĉiuj hoteloj en la urbo Lasao estos plene okupataj. Oni prognozis, ke post ekfunkcio de la Qinghai—Tibeta Fervojo, ĉiutage la nombro de vojaĝantoj en Lasao pliiĝos meznombre je 4 000. Laŭ antaŭkalkulo, Lasao devas aldoni almenaŭ 13 hotelojn.

Qinhai kaj Tibeto havas grandan latentforton en produktado de tibetaj medikamentoj, minaĵa ekspluato, prilaboro de agrikulturaj kaj brutaj produktaĵoj, nacia metio, plantado de altebenaĵaj kreskaĵoj kaj aliaj entreprenoj kun altebenaĵa karakterizo. Specialistoj prognozis, ke tiuj ĉi entreprenoj fariĝos novaj kreskpunktoj subtenantaj la lokan ekonomion. Krome, la fervojo alportos oportunecon al trasporto de legomoj. En Tibeto legomoj estas liveritaj ĉefe de aliaj lokoj, tial la prezo estas relative alta. Tibeto havas avantaĝon de longdaŭra radiado, tio favoras forci legomojn. Investo en konstruado de forcejoj estas profitdona.

Funkciado de la fervojo ankaŭ impulsos urbajn konstruadojn de Tibeto. Infrastrukturo, inkluzive de trafiko, energio kaj telekomuniko, kaj konstruado de publikaj instalaĵoj, montros al investantoj bonan perspektivon.


1  2