• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-04 19:53:22    
Mediprotektaj kaj energioŝparaj produktoj estas ŝatataj de konsumantoj

cri
Antaŭ nelonge en pekina ekspozicio pri ŝparo de energio kaj media protektado, diversaj energioŝparaj teknikoj kaj produktoj estis atentataj kaj iuj praktikaj kaj maturaj teknikoj kaj produktoj kun evidenta energioŝpara efiko estas ŝatataj de konsumantoj. Kial aperis ĉi tiu stato?

Por stimuli kaj subteni disvolvon de energioŝparaj produktoj kaj popularigi energioŝparajn teknikojn kaj produktojn, en la mezo de junio Pekino okazigis ekspozicion pri ŝparo de energio kaj media protektado, la ekspozicio altiris amason da entreprenoj partopreni kaj diversaj elektroŝparaj, akvoŝparaj kaj petroloŝparaj produktoj kaj teknikoj aperis en la ekspozicio. Respondeca pri la ekspozicio, estro de pekina energioŝpara kaj mediprotekta serva centro sinjoro Chen Huaiwei diris:

"En la ekspozicio partoprenis pli ol 170 entreprenoj kaj kolektiĝis amaso da energioŝparaj, mediprotektaj kaj akvoŝparaj novaj teknikoj kaj produktoj. La enhavo de la ekspozicio estas riĉa kaj la ekspozicio estas vaste subtenita kaj respondita de sociaj diversaj rondoj."

Disvolvo de pura mediprotekta energio, ekzemple ventoenergio, sunoenergio kaj bioenergio, estas unu el la gravaj punktoj de ĉina strategio de nova energio. En la ekspozicio, nova pura mediprotekta energio, kreita de la pekina scienc-teknika limigita korporacio Shengchang Luneng, estis atentata de vizitantoj. Ĝenerala direktoro de la korporacio sinjoro Fu Youhong diris, ke ili rericevis pajlon kaj lignerojn kaj per ili produktis biofuzaĵon. Ĉi tiu tekniko ne nur utiligas balaaĵojn, sed ankaŭ reduktas polucion. La pura energio estas ŝatata de multaj vizitantoj. Fu Youhong diris:

"En la ekspozicio, jam 8 entreprenoj trovis nin. Ili postulis reformi siajn kaldronegojn por uzi novan energion. Ni jam sendis teknikistojn al iliaj fabrikoj por serĉi staton kaj ellabori projekton de uzado de nova energio. Ni klopodas por ke en estontaj du monatoj la entreprenoj povu uzi verdan energion."

Industrio kaj konstruado estas ĉinaj ĉefaj energiokonsumaj kampoj, nun la energiokonsumo sur la du kampoj okupis pli ol 90% de socia ĝenerala energiokonsumo kaj ekzistas granda potenciala forto de ŝparado de energio. En la pozicio, iu instalaĵo titolita "sinteza elektroŝpara maŝino" altiris rigardojn. La maŝino estis sendepende ekspluatita de ŝanhaja grupo Kangneng kaj uzata ĉefe en industria elektroŝparado kaj publika konstrua elektroŝparado. Ĝenerala direktoro de la grupo sinjoro Li Zhihong diris, ke ĉi tiu sinteza elektroŝpara maŝino povas protekti instalaĵojn kaj prokrasti ĝian vivdaŭron, kaj la elektroŝpara efiko estas klara, nun la maŝino jam estis aprobita de ŝtata koncerna aŭtoritata establaĵo.

"Nun la sinteza elektroŝpara efiko de la maŝino estas progresinta internacie. La maŝino jam estas uzata en ĉinaj grandaj entreprenoj, ili havas uzan raporton kaj la efiko estas bona."

1  2