• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-04 19:53:22    
Mediprotektaj kaj energioŝparaj produktoj estas ŝatataj de konsumantoj

cri

Li Zhihong diris, ke la maŝino eniris en la merkaton antaŭ unu jaro, sed la merkata bezono estas varma, en la ekspozicio la grupo Kangneng jam ricevis mendilojn el dekoj de grandaj entreprenoj.

Ĉinaj akvoriĉfontoj tre mankas, precipe en la nordo. Tial, produktoj kaj teknikoj pri akva ŝparado estas atentataj en la ekspozicio.

Karaj aŭskultantoj, ĉu vi povas imagi, ke oni povas lavi pli ol 200 kilogramojn de legomoj per tuno da akvo? Plurfunkcia aŭtomata ozona legomolava maŝino, ekspoziciita de pekina limigita korporacio de kuirejaj instalaĵoj Jingdun, povas fari tion. En la ekspozicio, sinjoro Li Jindong, respondeca pri popularigo de la produkto, konigis al raportisto, ke la maŝino alprenis la teknikon de aŭtomata lavo per cirkula akvo kaj uzis teknikojn de desinfekto per ozono kaj transviolaj radioj kaj filtran teknikon per aktiva karbono. Pro la rimarkinda akvoŝpara efiko, nun multaj registaraj fakoj jam uzis la maŝinon.

En la kuranta jaro, la korporacio Jingdun kreis familian malgrandan legomolavan maŝinon kaj la maŝino estas ŝatata de konsumantoj. Sinjoro Li Fuli diris:

"Mi aĉetos ĉi tian maŝinon. Ĵus mi vidis, ke ĝia desinfekta efiko estas vere bona. Kaj estas akvoŝpara, ankaŭ la kvanto de elektrokonsumo malgranda."

Laŭ konigo, en kelkaj tagoj de la ekspozicio, jam multaj hospitaloj mendis grandajn legomolavajn maŝinojn. Sinjoro Li Jindong opiniis, ke sekve de profundiĝo de la koncepto de akvoŝparado en koro, la merkata bezono de familiaj malgrandaj legomolavaj maŝinoj estas granda.

Por subteni disvolvon de energioŝparaj entreprenoj kaj pluapaŝe popularigi uzadon de mediprotektaj energioŝparaj teknikoj kaj produktoj, la pekina registaro prioritate metos teknikojn kaj produktojn, kiuj estis konfirmitaj de koncernaj aŭtoritataj establaĵoj, en liston de registara aĉeto kaj uzos ilin en gravaj energioŝparaj inĝenieriaĵoj.


1  2