• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-05 17:03:49    
Monde unua altebenaĵa fervojo---Qinghai-Tibeta Fervojo

cri
La 1-an de julio monde la unua altebenaĵa fervojo, Qinghai-Tibeta Fervojo, oficiale ekfunkciis. Kiel ĉinoj konstruis la fervojon kaj venkis malfacilojn en la konstruado? Hodiaŭ ni malkovros la misteran vualon de Qinghai-Tibeta Fervojo.

"En la fino de la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, por konstrui Qinghai-Tibetan Fervojon, la ĉina Ministerio pri Fervojo establis instituton por sufiĉe koni ekologion, naturan medion kaj geografian staton ĉe la linio de la fervojo, precipe faris studon pri frosta tero."

Tion sinjoro Wang Zhongqian, studanto de ĉina instituto pri fervoja scienco, konigis intervjuate de nia raportistino. Multjara frosta tero, alteco, malvarmo, manko de oksigeno kaj delikata ekologio estas la neeviteblaj grandaj malfaciloj, interalie, la problemo de frosta tero estas la ŝlosila punkto. Wang Zhongqian diris, ke sen sperto povanta esti referencata de ni en la konstruado de fervojo en ĉi tia altebenaĵo kun frosta tero, ĉiuj laboroj devas dependi de ĉinoj mem.

Laŭ konigo, en malvarma sezono frosta tero frostiĝas kiel glacio, sekve de la malaltiĝo de temperaturo la volumeno dilatiĝas, taluso kaj relo super la frosta tero alte staras pro dilatiĝinta frosta tero; en somero, la volumeno de fandiĝinta frosta tero malpliiĝas kaj pro tio taluso kaj relo kaviĝas. Laŭvice aperas frostiĝo kaj fandiĝo de frosta tero, taluso serioze damaĝiĝos kaj aperos onda leviĝo kaj malleviĝo en relo, tio minacos sekurecon de fervoja funkciado.

Sinjoro Wang Zhongqian konigis, ke por trovi rimedojn solvi la problemon de frosta tero, de la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, la 1-a instituto de esploro kaj desegnado, instituto pri frosta tero sub Ĉina Akademio de Sciencoj kaj instituto de fervoja scienco kune klopodis, disvolvis longtempan sciencan esploron kaj praktikon, tenis ĝeneralecon kaj apartecon de multjara frosta tero de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj finfine trovis la solvan metodon. Li diris:

"Oni uzis specialan taluson, nome plenigi per platoŝtono fundon de teravojodigon kaj super ĝi konstruis teran taluson. Tio ludis tian rolon, ke en vintro varmo estu eliminata kaj en somero varmo malmulte sorbita."

1  2