• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-05 17:03:49    
Monde unua altebenaĵa fervojo---Qinghai-Tibeta Fervojo

cri

Krom ĉi tiu rimedo, oni alprenis ankaŭ la alian rimedon por protekti frostan teron, nome oni uzis ponton, sed ne vojon, konstruis relon en ponto, ne en frostan teron. La longo de la ponto superis 156 kilometrojn kaj okupis kvaronon de la longo de multjara frosta tero.

"Ĉi tiuj rimedoj estas akiritaj post pli ol 30-jara studado kaj provado kaj longtempe akumulitaj."

Alteco, malvarmo kaj manko de oksigeno estas la aliaj malfacile solvitaj problemoj. La longo de la sekcio, altitude superanta 4 000 metrojn, atingis 960 kilometrojn, en la sekcio la tutjara meznombra temperaturo estas sub nulo kaj la kvanto de oksigeno en aero estas nur duono de la kvanto en ebenaĵo, kaj plej granda parto de la linio de Qinghai-Tibeta Fervojo troviĝas en "prohibata loko" kaj "senhoma loko". Sinjoro Wang Zhongqian konigis:

"Ĝuste en ĉi tia malbona natura medio, en la konstruado de Qinghai-Tibeta Fervojo, neniu mortis pro altebenaĵa malsano kaj ne aperis epidemio de pesto, kaj la konstruado estas harmonia kun natura ekologia medio."

Ĉe la linio, oni konstruis 17 staciojn de produktado de oksigeno, ĉiuj laborantoj ĉiutage meznombre devas enspiri oksigenon, kaj la tempo almenaŭ estas 2 horoj, oni ankaŭ instalis 144 kuracajn establaĵojn, meznombre ekzistas unu hospitalo disde 10 kilomteroj. Eĉ en la plej bona konstrua tempo de aprilo ĝis oktobro, ĉiutaga labora tempo ne superis 6 horojn. Samtempe kun tio, ĉiuj laborantoj devas ricevi regulan korpoekzamenon.

Karaj aŭskultantoj, en la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo ekzistas abundaj animalaj kaj plantaj riĉfontoj. Por protekti ilin, antaŭ la konstruado de Qinghai-Tibeta Fervojo, oni prioritate konsideris la mediprotektan problemon. Sinjoro Wang Zhongqian diris:

"La unua problemo ĝuste estas protektado de la pura tero kaj eviti damaĝon al natura medio. Por protekti ekologion ĉe la linio, oni unuafoje uzis la sistemon de tutlinia mediprotekta administrad, ellaboris la principon, ke prevento estu ĉefa, protekto estu prioritata kaj ekspluato kaj protekto same atentataj. Oni establis mediprotektajn establaĵojn."

En la plano de Qinghai-Tibeta Fervojo, oni kiel eble alprenis ĉirkaŭan projekton por la fervoja linio tra naturaj parkoj, samtempe, laŭ vivtemperamento kaj migra leĝo de sovaĝaj animaloj, en respondaj lokoj instalis vojojn de animaloj por garantii normalan vivon, migron kaj multiĝon de sovaĝaj animaloj.

En la konstruado, polucia akvo de vivo kaj laboro devas esti unue traktita kaj poste ellasita, rubo de vivo estu traktita laŭ specoj, inkluzive, konstruaj bazoj estu permesitaj de mediprotektaj fakoj.

Por revigligi plantojn de tero, kie omi konstruis la fervojon, sciencaj studantoj disvolvis esploron de revigligo de plantoj en altebenaĵa frosttera regiono kaj alprenis progresintan teknikon.


1  2