Ĉu Esperanto havas kulturon? Se jes, kio estas ĝia karaktero? Kaj kiuj estas ĝiaj eroj?
Kelkaj homoj, aparte tiuj, kiuj kontraŭas Esperanton, insistas ke Esperanto ne havas kulturon. Tial ĝi ne estas vera lingvo kiel la naciaj lingvoj. Ŝajne tiuj homoj ne povas kompreni, ke oni povas havi kulturon, kiu ne estas nacia kulturo. Ili pravas ke Esperanto ne havas nacian kulturon, sed tio ne signifas ke Esperanto ne havas ian kulturon. Esperanto ja havas kulturon, sed ĝi estas internacia aŭ tutmonda kulturo.
Oni devas konstati, ke ĉe Esperanto la rilato inter la lingvo kaj la komunumo estas inversa al la kutima situacio. Kutime la membroj de komunumo loĝas kune en unu loko, kaj la uzo de ĝia lingvo estas unue nur buŝa. La skribita lingvo ekekzistas nur multe pli malfrue aŭ en kelkaj kazoj neniam. Male Esperanto unue estas skribita lingvo, kaj oni uzas ĝin en diversaj lokoj, kiuj eble ne estas tre proksimaj unu al la alia. Ĉe Esperanto la skribata lingvo naskas la buŝan lingvon! Iom post iom tiuj, kiuj uzas Esperanton formas ne-en-unu-lokan komunumon kaj komencas konstrui ankaŭ novan specon de nenacia kulturo.
En kio konsistas la karaktero de la kulturo de Esperanto? Kiel jam dirite, ĝi ne estas nacia kulturo, sed Esperanto havas internacian aŭ tutmondan kulturon. Sekve ĝi devos antaŭenigi internacian kompreniĝon kaj toleron al malsamaj vivmanieroj. Esperantistoj devas respekti la kutimojn kaj lingvojn de ĉiuj grupoj tra la tuta mondo.
La diversaj naciaj kulturoj devos esti konservataj ankaŭ en tempo, kiam nova tuttera, vast-anima kulturo estos konstruata kun novaj, specialaj terglobaj sentoj, kaj samtempe sen limigo de aliroj kaj perceptad-manieroj.
Malsimile al la situacio ĉe multaj naciaj kulturoj, la adeptoj de Esperanto havas nek malsaman specon de kostumoj, per kiuj vestus sin nur Esperantistoj, kiujn nur Esperantistoj surhavus, nek unikan specon de nutraĵoj, kiuj estas konataj kiel nutraĵoj tipaj de esperantistoj. Male, ĉe Esperanto grava parto de la kulturo efektive estas la ekzisto de multaj diversaj specoj de vestoj kaj multaj diversaj specoj de nutraĵo el la diversaj mondopartoj.
Alia malsama aspekto de la kulturo de Esperanto estas la tendenco rigardi al la estonteco pli ol al la pasinteco. Kompreneble, ĉiu kulturo devas atenti sian historion, sed ĉe la Esperanto-komunumo, male al la kutima situacio por naciaj komunumoj, la esperoj por la estonteco estas multe pli gravaj ol la memoroj de pasintaj eventoj.
Nia respektata Zamenhof, la fondinto de Esperanto, ja nomis sin Doktoro Esperanto, kaj ankaŭ liaj sekvantoj estas esperantoj.
Ankoraŭ alia aspekto de la kulturo de Esperanto estas la preteco uzi novajn teknikojn por vojaĝi kaj komuniki. Ĉar la koncerna komunumo ne plu estas en unu loko sed ekzistas tra la tuta planedo, membroj de tia komunumo devas uzi la plej modernajn manierojn veturi kaj sendi informon unuj al la aliaj.
Ĉar la Esperanto-komunumo estas internacia kaj tuttera, ĝiaj membroj ankaŭ volas kunlabori kun internaciaj kulturaj organizaĵoj kiel UNESKO kaj kun diversaj internaciaj ne-registaraj organizaĵoj, inkluzive internaciajn religiajn organizaĵojn. Kompreneble ankaŭ naciaj kaj landaj komunumoj ofte volus fari tion, sed ne ĉiam. Ĉe la Esperanto-komunumo tia kunlaboro estas ĉefa celo, ne nur sekundara aŭ hazarda afero.
1 2
|