• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-07-13 16:30:47    
"La Kulturo de Esperanto" el Ronald J. Glossop

cri

Simile al la naciaj kulturoj, Esperanto havas sian literaturon. Ekzistas ne nur multaj tradukoj el gravaj verkoj de diversaj naciaj kulturoj, sed ankaŭ originalaj verkoj de diversaj specoj. Kelkaj el la pli konataj aŭtoroj estas L. L. Zamenhof el Pollando (la iniciatinto de la lingvo), Kálmán Kolacsay kaj Julio Baghy el Hungario, William Auld kaj Marjorie Boulton el Britio, Gaston Waringhein kaj Raymond Schwartz el Francio, Baldur Ragnarsson el Islando, Ueyama Masao el Japanio, kaj S. J. Zee el Ĉinio. (Pardonu min ke mi ne menciis multajn aliajn, sed oni devas ĉesi ie.)

Efektive, ĉar Esperanto dependas tiom de sia skribita formo, la kvanto de la skribita materialo en Esperanto ofte estas granda surprizo al ne-Esperantistoj. Feliĉe, ni havas niajn specialajn bibliotekojn, kiuj kolektas tiujn materialojn, kaj niajn vendistojn, kiuj estas pretaj vendi la novan literaturon. Oni povas konatiĝi kun la kulturo de Esperanto ne nur en libroj kaj amaso da magazinoj, sed ankaŭ en kantoj kaj teatraĵoj kaj per la interreto, videobendoj, kompakt-diskoj, kaj elsendoj de radio- kaj televid-stacioj en multaj landoj kiel en Pollando, Ĉinio, Aŭstrio, Italio, Brazilo, kaj Koreio.

Krom la diversaj haveblaj skribitaj materialoj, estas kelkaj aspektoj de la lingvo mem, kiuj kontribuas al la kulturo de Esperanto. Ekzemple, la uzo de afiksoj permesas la kreon de novaj vortoj, eĉ pere de infanoj. La prefikso "mal" indikas la kontraŭon de la sekva radiko, kaj la vorto "trinkas" signifas ke oni prenas likvidon en la korpon. Tial oni povas uzi la tute novan vorton "maltrinki" anstataŭ uzi la pli kleran vorton "urini." Efektive, tiu nova vorto nun estas pli ofte uzata, aparte de infanoj.

Per la uzo de la afiksoj ĉiu ajn povas krei novajn vortojn, kiujn aliaj Esperantistoj tuj povas kompreni. Foje unu el miaj studentoj, dum ekzameno, ne povis memori la vorton "forte" rilate al la verbo "neĝis." Li lerte kreis novan esprimon "neĝis maldolĉe." Tio estas tuj komprenebla esprimo kaj eĉ iom poezia, ĉu ne? Ĉu komencantoj povas simile krei novajn bonajn vortojn en aliaj lingvoj? Mi dubas pri tio. Alia ekzemplo de la uzo de la afiksoj, kiun oni ne ofte trovas en aliaj lingvoj, estas la ebleco krei sigloj el akronimoj kiel "ILEI-anoj" kaj "SAT-anoj."

La kulturo de Esperanto enhavas specialajn simbolojn, ornamojn, kaj agadojn, kiel la verdan stelon, la verdan flagon kun la stelo, la Pasportan Servon, la himnon "La Espero", la jarajn Universalajn Kongresojn, kaj krome multajn aliajn internaciajn kunvenojn tra la tuta mondo kie ĉiuj havas ŝancon uzi Esperanton. Alia parto de la kulturo de Esperanto estas la ekzisto de kelkaj vortoj, kies signifo estas tuta mistero al ne-Esperantistoj, verboj kiel "krokodilas" kaj "kabeis", kiujn oni ne povas simple traduki en aliajn lingvojn. Miaopinie ĉi tiuj trajtoj kune kun la literaturo kaj aliaj intelektaj kaj artaj materialoj pruvas, ke Esperanto ja havas kulturon eĉ se tio ne estas nacia kulturo.

Iom post iom la Esperanto-komunumo evoluigas eĉ specialajn gestojn! Ekzemple nun ekzistas gesto, kiun oni povas uzi por indiki "ĝis la revido!" Antaŭ kelkaj jaroj ĝi komenciĝis en San-Francisko je la fino de la Nord-Amerika Somera Kursaro. Kelkaj studentoj, kiuj venis al Usono el aliaj landoj, jam estis en la aŭtobuso por foriri al la flughaveno. Ekironte ili metis la manojn super la kapon por formi ĉapelon similan al la ĉapelo super la litero "ĝ" en la esprimo "ĝis la revido." Tiuj, kiuj spektis ilin tra la fenestroj de aŭtobuso, tuj kaptis la signifon de tiu gesto kaj faris la saman. Ŝajnas, ke tiel eble ekekzistis nova adiaŭa gesto tute unika al la kulturo de Esperanto.

En septembro 1992 Claude Piron verkis ses-paĝan leteron en la angla lingvo, en kiu li respondis al la komento en la libro EUROPE FOR EVERYBODY (EŬROPO POR ĈIUJ) ke al Esperanto mankas kulturaj radikoj. Piron argumentas, ke kvankam al la lingvo certe mankis kulturo kiam Zamenhof unue iniciatis ĝin, tio ne plu estas la situacio. La nuntempa Esperanto, pro sia fleksebla karaktero, povas senprobleme sorbi influojn de diversaj naciaj kulturoj, eĉ de ne-Eŭropaj landoj kiel Japanio kaj Ĉinio. Piron komentas ke "se Esperanto ankoraŭ ekzistas, tio estas ĉefe pro siaj kulturaj radikoj. Homoj, kiuj restas en la komunumo de Esperanto, faras tion pro sentoj rilate al la kulturo, ne pro la racieco de la lingvo. Ili spertas interkulturan etoson, kiun oni ne povas trovi aliloke."

Piron tiam mencias ke la kulturo de Esperanto eĉ evoluigis du originalajn specojn de poezia formo, kiuj tute ne ekzistas en aliaj kulturoj. Unu unikan formon uzitan de Johán Valano (alia nomo: Claude Piron) en la libro MALMALICE [eldonita de Literatura Foiro, Kuopio kaj Pisa, 1977] kaj usona Profesoro Pierre Ullman ("skizoaranĝa rimo"). En tiu formo la rimoj estas ne inter la lastaj vortoj en diversaj linioj sed nur inter la lastaj radikoj en la diversaj linioj, radikoj kiuj estas sekvitaj de malsamaj finaĵoj. Tia poezia formo tute ne povas ekzisti en aliaj lingvoj ĉar ĝi dependas de la unika sistemo de radikoj kaj sufiksoj en Esperanto. Kiel iu ajn povas diri, ke Esperanto ne havas kulturon kiam ĝi eĉ havas siajn proprajn unikajn poeziajn formojn? En tiu bonega letero verkita en 1992, Piron konkludas, ke tiuj "lingvaj spertuloj," kiuj opinias ke Esperanto ne havas kulturon, simple ne konscias pri la faktoj.


1  2