• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-02 19:40:54    
Veturado kun suno---suna pliaĝa fratino Liao Shawei

cri
24-jaraĝa fraŭlino Liao Shawei estas plena de viveco. Iu ajn homo, kiu kontaktiĝis kun ŝi, estas infektita de ŝia ĝojo kaj gajas. Liao Shawei posedas ĉambron, titolitan "Vortoj kaj Volo el Koro", en la kvartalo Guanqian de la urbo Suzhou, en la ĉina provinco Jiangsu. Nun Liao Shawei estas "suna pliaĝa fratino", ŝatata de geknaboj kaj gejunuloj. Sed antaŭe, ŝi neniam pensis, ke iutage ŝi fariĝu "reĝino de geknaboj".

La ĉambro "Vortoj kaj Volo el Koro" estas unu el la kvar ĉambroj de la elkreska hejmo de gejunuloj de la kvartalo Guanqian. Antaŭe en 1984, la kvartalo jam fondis centron de junuloj kaj disvolvis enhavoriĉajn aktivadojn por la eduko de junuloj. En marto de 2004, la kvartalo la unua establis laboran komitaton de junuloj en la urbo Suzhou kaj instalis fonduson de dek miloj da juanoj por kreskado de junuloj, ankaŭ tiam la centro de junuloj ŝanĝis sian nomon "Elkreska Hejmo de Gejunuloj". Ŝanĝinte la nomon, la kvartalo ankaŭ kreis 4 ĉambrojn por aktivado. En posttagmezo de ĉiu merkredo, lernantoj estas liberaj kaj la 4 ĉambroj malfermiĝas al ĉiuj lernejoj en la kvartalo, junuloj povas fari interesan aktivadon en la 4 ĉambroj.

En 2004, 22-jaraĝa Liao Shawei finis sian lernadon en la sociologia fako sub nankina Normala Universitato. Parolante pri la fariĝo de suna pliaĝa fratino, Liao Shawei diris:

"En 2004, fininte mian lernadon en universitato, mi venis al la kvartalo por laboro. Okaze de la preparado de la konstruado de ĉambroj por aktivado de junuloj, la kvartalo volis krei sunan pliaĝan fratinon, ĉar ankaŭ knaboj havas multajn psikajn problemojn. Mi lernis ĝuste psikologion en universitato, tial mi fariĝis suna pliaĝa fratino."

Liao Shawei diris, ke ŝi estas ne instruistino, sed nur amikino de junuloj kaj knaboj. Tamen en la komenco, ŝi iom timis:

"Komence, pro la aĝa distanco, mi timis, ke mi ne povas bone ludi la rolon de suna pliaĝa fratino. Mi ne sciis, pri kio ili interesiĝas, kaj pri kio ili pensas."

1  2  3