• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-02 19:40:54    
Veturado kun suno---suna pliaĝa fratino Liao Shawei

cri

Por vere fariĝi suna pliaĝa fratino, bonvenigata de knaboj kaj junuloj, Liao Shawei faris amason da problemoenketoj en elementaj lernejoj de la kvartalo, la problemoj rilatas al ŝato, embaraso, malfacilo kaj familio de junuloj, ŝi ankaŭ petis instruistojn de la elementaj lernejoj sciigi al ŝi "problemajn geknabojn", Liao Shawei iniciate proksimiĝis al ili kaj amikiĝis kun ili.

"Mi esperas, ke per mia klopodado mi fariĝos ilia amikino kaj povos scii, pri kio ili pensas kaj kion ili volas. Efektive, la 'problemaj knaboj' estas saĝaj, iuj venas el bona familio, la gepatroj tre dorlotas ilin, eble pro tio, ke ilia sinrega forto estas malbona, kaj iuj venas el divorcinta familio, ilia patro aŭ patrino estas tre okupita kaj ne havas sufiĉan tempon zorgi ilin, tial ili estas senamikaj."

Per entuziasmo, Liao Shawei klopodis por amikiĝi kun ili. Sed "problemaj knaboj" malfaciligis ŝin.

Knabo Xiaoming (pseŭdonimo) aĝas 10 jarojn, li havas bonan familion. La gepatroj kreis bonan edukan medion por li, sed li enamiĝis al retumo. Iutage post partopreno en aktivado en la ĉambro "Vortoj kaj Volo el Koro", Xiaoming sciigis Liao, ke li kune kun sia kolego venos hejmen kaj li jam sciigis tion al siaj gepatroj. Sed vespere, la patrino de Xiaoming venis la ĉambron por revenigi Xiaoming. Liao kaj la gepatroj de Xiaoming tuj serĉis lin ĉie, sed ne trovis. Tutnokte, Liao ne povis dormi. Matene de la 2-a tago, Liao trovis Xiaoming en la lernejo.

"Mi ne kritikis lin, sed demandis lin 'kion vi faris tutnokte?' Li diris, ke li faris retoludon sur internacia reto tutnokte. Mi tre volis scii, kia ludo altiris lin."

Por kiel eble plej multe kompreni Xiaoming, en libera tempo Liao Shawei eklernis la ludon sur internacia reto. Per ludado, ŝi laŭgrade sciis, ke por Xiaoming la intereso de la ludo fontas en tio, ke en la ludado li povas amikiĝi kun multaj homoj sur internacia reto. Liao sciis, ke Xiaoming estas senamika en la efektiva vivo.

Iuokaze, Liao trovis, ke Xiao Ming ŝatas pentron. Liao gvidis Xiaoming al la elkreska hejmo de junuloj, en diversajn aktivadojn, Xiaoming amikiĝis kun multaj homoj en la efektiva vivo.

"Mi sentas, ke fundamenta ŝanĝiĝo estas malfacila, sed ĉi tie li amikiĝis kun multaj homoj, ne nur de sia lernejo, sed ankaŭ de aliaj lernejoj. Ili kontaktiĝas unu kun alia per internacia reto kaj lia lernado progresis. Vidante ilian malgrandan progreson, mi estas gaja."

1  2  3