• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-04 16:48:18    
Ĉina karikatura industrio laŭgrade eniros en oran periodon

cri
Antaŭnelonge la ĉina registaro elmetis fortan akceladon de ĉina karikatura industrio kaj la celon, ke post 5 ĝis 10 jaroj ĉina karikatura industrio almenaŭ okupu 1% de la ĉina totala enlanda produktovaloro. Laŭ tio, tiam la skalo de ĉina karikatura industrio atingos 200 miliardojn ĝis 300 miliardojn da juanoj. Fakistoj opiniis, ke akcelate de la celo, la ĉina karikatura industrio laŭgrade eniros en oran periodon. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni babilos pri ĉiflanka stato.

La esprima maniero de la karikatura industrio estas movbildoj kaj karikaturoj, la industrio inkluzivas librojn, ĵurnalojn, magazinojn, filmojn, televidaĵojn, sonajn kaj bildajn produktojn, teatrajn filmojn de karikaturo kaj produktadon kaj administradon de vestoj, ludiloj kaj elektronikaj ludoj pri karikaturaj figuroj. En la lastaj jaroj, Ĉinio ellaboris serion da politikoj kaj rimedoj por akceli rapidan disvolvon de la karikatura industrio. Laŭ statistiko, en la lasta jaro la produkta kvanto de ĉinaj movbildoj preskaŭ egalis totalan kvanton de tiuj en la lastaj 10 jaroj; kaj en la antaŭa duono de la kuranta jaro, la produkta kvanto pliiĝis je preskaŭ 70% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. Ankaŭ la produkta kaj administra skaloj de derivaj produktoj de karikaturaj produktoj senĉese plivastiĝas, kaj produkta valoro de la karikatura industrio klare altiĝis.

En Ĉinio, preskaŭ ĉiuj knaboj en la aĝo inter 2 jaroj kaj 8 jaroj scias la movbildaron "Trimil Demandoj de Petola Blua Kato". Post la unuafoja elsendo de la movbildaro en televizia stacio, ĝi ĉiam estas profunde ŝatata de ĉinaj knaboj. Sinjoro Nie Jinxing, ĝenerala direktoro de amaskomunikiloj de la karikatura grupo Sanchen, kiu desegnis kaj produktis seriojn da movbildoj de Blua Kato, konigis:

"Nun, ni jam finis 6 seriojn da movbildoj de Blua Kato kaj en 2001 formiĝis tutlanda elsenda reto. Ĉiutage en la tuta lando pli ol 700 televiziaj stacioj samtempe elsendas la movbildojn kaj la nombro de fiksaj spektantoj superis 80 milionojn. Krom elsendo per televizia stacio, Blua Kato ankaŭ konstruis karikaturan retan stacion, ĉiutaga klaka nombro de karikatura reta stacio estas preskaŭ 450 mil homfojoj. Ĉiutage dekmiloj da malgrandaj amuzantoj de Blua Kato sciigis siajn pensojn kaj volojn al Blua Kato per telefono kaj elmetis diversajn problemojn."

Nun, la derivaj produktoj de la movbildoj Blua Kato tuŝis skribilon, libron, sonon, ludilon, knaboveston, ŝuon kaj aliajn, sume pli ol dek fakojn, kaj sukcesis eniri en la internacian merkaton, ĝia kopirajto jam estis sendita al Hongkong, Taiwan, Usono, Korea Respubliko kaj aliaj, pli ol dek landoj kaj regionoj.

1  2