• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-04 16:48:18    
Ĉina karikatura industrio laŭgrade eniros en oran periodon

cri

La granda sukceso de Blua Kato multgrade profitis el la politiko, ke la ĉina registaro subtenas disvolvon de la karikatura industrio. En la projekto de ekonomia kaj socia disvolvo en la estontaj 5 jaroj, la disvolvo de karikatura industrio kun altaldona valoro estas la grava celo. Laŭ neplena statistiko, nun en Ĉinio pli ol 20 provincoj kaj municipoj rigardas la karikaturan industrion kiel novviglantan industrion kaj subtenas ĝin; Pekino, Ŝanhajo, Suzhou, Kantono, Shenzhen kaj Dalian sinsekve publikigis favorajn politikojn kaj donis al la karikatura industrio saman favoran trakton kun softvara industrio kaj establis bazojn de karikatura industrio. Cetere, pli ol 200 universitatoj kaj institutoj instalis la fakon de movbildo; ankaŭ senĉese okazis festo de movbildo, ekspozicio de karikaturo, forumo de karikaturo kaj trejno de karikaturistoj.

Pekino jam establis kelkajn karikaturajn bazojn, interalie la distrikto Shijingshan en la pekina okcidento estas unu el la gravaj karikaturaj bazoj. Vicestro de disvolva kaj reformada komitato de la distrikto Shijingshan sinjoro Peng Chunhui konigis:

"En la distrikto Shijingshan, preskaŭ ekzistas 30 fabrikoj pri karikaturo, fundamente rilatas al karikaturaj diversaj kampoj, ekzemple movbildo, amaskomunikilo kaj libro. Ni desegnis la koncepton de karikatura centro en diĝita amuza bazo. Nun karikaturaj entreprenoj aktive eniras en la centron."

Laŭ konigo, la registaro de Shijingshan liveris favoran politikon al karikaturaj entreprenoj kaj donis specialan kapitalan subtenon al ili. En la estontaj kelkaj jaroj, la distrikto Shijingshan investos 500 milionojn da juanoj por subteni karikaturajn entreprenojn.

Pekina karikatura desegna oficejo Suifeng, kiu laboras pri desegnado kaj produktado de movbildoj Flash kaj karikatura desegnado, planis baldaŭ translokigi sin al la distrikto Shijingshan. Kreinto de la korporacio sinjoro Jia Liqiang diris:

"Mi sentas, ke movo al la distrikto Shijingshan estas bona por nia korporacio. Ĉar la distrikto estas la karikatura bazo, la registaro liveris politikan favoron, ankaŭ kunlaboro inter ni kaj aliaj karikaturaj entreprenoj estas granda, tial interfluo kaj kontaktiĝo estas tre oportunaj."

Ĉar la ĉina karikatura industrio ĵus komenciĝis, en krea enhavo, talentula trejno kaj industria medio, Ĉinio havas relative grandan distancon al karikaturaj evoluintaj landoj. Tial, la ĉina registaro elmetis, ke en la estontaj kelkaj jaroj la ĉina centra financo donu specialan kapitalon por subteni karikaturan industrion, Ĉinio laŭgrade formos maturan karikaturan ĉenon, kreos potencajn grandajn karikaturajn entreprenojn kun internacia konkurenca forto, trejnos amason da vivplenaj kaj specialaj mezgrandaj kaj malgrandaj karikaturaj entreprenoj kaj kreos karikaturajn markojn kun ĉina stilo kaj internacia interfluo.

Estro de karikatura instituto sub Ĉina Filma Akademio sinjoro Sun Lijun opiniis, ke por realigi la menciitajn celojn, ni devas forte trejni karikaturajn bonajn talentulojn, fortigi registaran investon kaj perfektigi industrian medion. Li emfazis, ke entreprenoj devas pli multe krei karikaturajn produktojn kun ĉina stilo kaj nacieco.

"Unue ni devas elfosi niajn proprajn aferojn, se oni ĉiam lernas de Usono kaj Japanio, niaj produktoj ĉiam estos la dua-nivelaj. Due, en merkatigo ni devas kombini nian landan staton, sed ne fari simplan imiton."


1  2