• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-09 16:44:49    
Du bordoj de taiwan-a markolo preparas refojan ekonomian vigliĝon

cri
En la ĉina sudorienta ĉemaro troviĝas provinco, antaŭ pli ol 20 jaroj ĝi estis unu el la lokoj, kiuj plej frue realigis reformadon kaj malfermon en Ĉinio. Poste, la loka ekonomio troviĝis en malrapida disvolva periodo kaj retiriĝis el la antaŭa vico de ĉina ekonomio. En la ĉina projekto de ekonomia kaj socia disvolvo en la estontaj 5 jaroj, ĝi refoje fariĝis la grava disvolva loko. Hodiaŭ ni konigos al vi la provincon Fujian.

En la fino de 70-aj jaroj de la lasta jarcento, iuj ĉinaj orientaj ĉemaraj provincoj la unuaj plenumis la politikon de reformado kaj malfermo. Tiam, per la dispozicia supereco de najbareco al Taiwan, Hongkong kaj Aomen, la provinco Fujian fiksis sian lokon de la granda provinco, kiu altiris rektan investon de eksteraj komercistoj. Sed post pli ol 20 jaroj, kompare kun la provinco Guangdong, kiu faris reformadon kaj malfermon preskaŭ en la sama tempo, la ekonomia skalo de la provinco Fujian montriĝis malsupera: en 2005, la totala produkta valoro de la provinco Guangdong superis 2 100 miliardojn da juanoj, sed tiu de la provinco Fujian nur estis pli ol 650 miliardoj da juanoj, ankaŭ investo el taiwan-aj komercistoj, la ĉefa fonto de ekstera investo de Fujian, estis malpli multa ol tiu de Guangdong.

Estro de akademio de sociaj sciencoj de la provinco Fujian sinjoro Yan Zheng opiniis, ke en la frua tempo Fujian povis altiri investon de taiwan-aj komercistoj, tio multgrade dependis de la supereco de tio, ke Fujian estas la ĉefa praloko de taiwan-aj loĝantoj, sed nur dependo de tio klare estas malsufiĉa.

"Fujian estas la provinco, kiu estas plej proksima al Taiwan, sed pro malhelpo el la taiwan-a instanco, homoj kaj materialoj ne povas rekte eniri en la ĉefteron, devas rondiri tra Hongkong, tio pliigis negocan koston. Taiwan-aj komercistoj elektis novan investan punkton, ĝuste Guangdong. Ĉar Guangdong estas proksima kaj pro investo de Hongkong kaj Aomen, en la delto de la Perla Rivero jam formiĝis bona industria atmosfero. En la lasta tempo de 90-aj jaroj de la lasta jarcento, grandaj taiwan-aj entreprenoj celis Ŝanhajon, la ĉinan ekonomian centron."

Sinjoro Yan Zheng esprimis, ke ankaŭ malalto de industria kolektiĝo kaj malprogresaj bazaj instalaĵoj estas la kialoj, kiuj kaŭzis malrapidan disvolvon de la ekonomio de Fujian. Kiam ĉinaj diversaj lokoj perfektigis investan medion, ĉi tiuj mankoj pli evidente aperis.

1  2