• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-09 16:44:49    
Du bordoj de taiwan-a markolo preparas refojan ekonomian vigliĝon

cri

Estas ĝojige, ke la okcidenta bordo de la taiwan-a markolo estis enlistigita en la ĉinan projekton de ekonomia kaj socia disvolvo en la estontaj 5 jaroj, sekve de tio, Fujian fortigas konstrui havenojn sur la okcidenta bordo de la markolo por ke havena ekonomio gvidu rapidan disvolvon de la ekonomio sur la okcidenta bordo. La provinco Fujian posedas pli ol 3 300 kilometrojn da marbordo, okupas la duan lokon en la tuta lando, kaj antaŭ ĝi la taiwan-a markolo estas unu el la internaciaj oraj fluejoj, en kiuj trafiko de materialoj estas plej okupita en la mondo. Nun, profundakvaj ŝipkajoj estas konstruataj en Fujian. Laŭ konigo, en la estontaj 5 jaroj la registaro de la provinco Fujian investos pli ol 29 miliardojn da juanoj por konstrui havenojn, en 2010 jara havena ŝarĝ-malŝarĝa kvanto de Fujian superos 300 milionojn da tunoj.

Sekve de la grandskala havena konstruado, viglis ĉehavena industria regiono. Xingang de la urbo Fuzhou estas haveno de profundakva kontenero, respondeculo de la havena administra fako sinjoro Cai Fuyong sciigis al raportisto, ke nun ili konstruas regionon de moderna havena industrio kun energio, kemia industrio kaj loĝistiko kiel ĉefaj industrioj. Parolante pri bonaĵo de disvolvo de industrioj ĉe haveno, li diris:

"Nun, krom materialoj kaj homkosto la gravo ĝuste estas loĝistika kosto. La akvotrafika kosto estas plej malalta. Ĉehavenaj industrioj ofte havas grandkvantajn materialojn, tio efike malpliigos koston, tial ni konstruas industrian bazon kaj prilaboran komercan bazon ĉi tie."

Plibonigo de infrastrukturoj altiris amason da entreprenoj kun kapitalo de taiwan-aj komercistoj al Fujian. Nun, taiwan-aj altscienc-teknikaj industrioj sinsekve lokigis sin en Fujian. En februaro de la kuranta jaro, la 3-a granda fabriko de likvkristala montrilo taiwan-a Grupo Youda Guangdian komencis konstruadon de fabrika bazo en la alt-nov-teknika ekspluatejo en la urbo Xiamen de la provinco Fujian, la totala investo superos 500 milionojn da usonaj dolaroj. Vicestro de la administra komitato de la ekspluatejo sinjoro Sun Dahai sciigis al raportisto, ke la veno de la grupo Youda Guangdian formis fortan industrian kolektan efikon.

"La signifo de la programo fontas ne nur en la programo mem, sed ankaŭ en tio, ke ĝi alportis dekojn da kompletaj entreprenoj. La produkta kapablo de la programo atingos 40 miliardojn da juanoj kaj la produkta kapablo el ĝiaj kompletaj entreprenoj atingos 20 ĝis 30 miliardojn da juanoj."

Signoj montris, ke sur la okcidenta bordo de la taiwan-a markolo kaj inter la delto de la Yangzi-rivero kaj la delto de la Perla Rivero, kiuj havas plej evoluintan ekonomion en Ĉinio, la provinco Fujian aktive serĉas ŝancon kaj preparas refojan ekonomian vigliĝon.


1  2