Ĉinio pluapaŝe plibonigos investan cirkonstancon por eksteraj komercistoj
En la 9-a de aŭgusto la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigis artikolon de la ĉina Komerca Ministerio. La artikolo diras, ke Ĉinio pluapaŝe plibonigos la investan cirkonstancon por eksteraj komercistoj kaj kontinue altigos la kvatilon kaj nivelon de ekster-kapitala utiligo.
La artikolo diras, ke Ĉinio akiris rimarkindan atingon en altiro de ekstera kapitalo; ĝis la fino de junio de la kuranta jaro, Ĉinio utiligis eksteran kapitalon je 650,8 miliardoj da usonaj dolaroj. Entreprenoj investitaj de eksteraj komercistoj jam estas grava parto de la ĉina ekonomio.
Okazis Forumo pri disvolvo de ekonomio en naciminoritataj regionoj de Ĉinio
Antaŭ nelonge, en Pekino, okazis Forumo pri disvolvo de ekonomio en naciminoritataj regionoj de Ĉinio. En la forumo, pli ol cent delegitoj el registaroj, asocioj, entreprenoj, akademiaj instancoj de diversaj lokoj de Ĉinio donis proponojn por disvolvo de la naciminoritataj regionoj.
Ĉeftemo de ĉi-foja formo estas "Konstrui harmonian socion, revigligi nacian ekonomion".
Ekstera kapitalo aĉetis pekinan komercan bienon
La investa entuziasmo de ekstera kapitalo por ĉina komerca bieno rapide moviĝas de Ŝanhajo al Pekino. Laŭ informo de Pekina Investo-Akcela Admistracio, en la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro, eksteraj fondusoj de tempo al tempo aĉetis per grandega sumo pekinajn komercajn bienojn, la investo atingis 6 miliardojn da juanoj de renminbi.
1 2
|