Investo de ASOAL al Ĉinio proksimiĝis al 40 miliardoj da usonaj dolaroj
La 8-an de aŭgusto en urbo Yuxi de la provinco Yunan de sudokcidenta Ĉinio, konsilanto de Departemento pri Azio de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj s-ino Guo Yan informis, ke ĝis marto de la kuranta jaro, la investo de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj al Ĉinio proksimiĝis al 40 miliardoj da usonaj dolaroj, ankaŭ investo de Ĉinio al la asocio montras tendencon de rapida kresko.
Tion ŝi informis en la Junulara Forumo de Ĉinio kaj la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj inaŭguriĝinta samtage. La kuranta jaro estas la 15-a datreveno de establiĝo de dialogaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj kaj la Amikeca Kunlabora Jaro inter ambaŭ flankoj, ŝi esperas, ke la Junulara Forumo de Ĉinio kaj la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj aktive diskutos pri interfluo kaj kunlaboro inter junuloj de ambaŭ flankoj kaj ludos gravan rolon por akceli duflankajn rilatojn.
Laŭleĝa investo de ekstera kapitalo al ĉina telekomunika merkato
La 7-an de aŭgusto, koncerna respondeculo de Telekomunika Administracio sub la ĉina Ministerio pri Informa Industrio diris, ke Ĉinio bonvenigas fremdlandajn entreprenojn kun kondiĉoj laŭleĝe investi al la ĉina plivaloriĝa telekomunika merkato kaj volas liveri al fremdlandaj entreprenoj konsultiĝan servadon pri koncernaj politikoj.
La respondeculo esprimis, ke laŭ sia promeso ĉe la aliĝo al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio jam malfermas paŝo post paŝo sian plivaloriĝan aferon. Laŭ konigo, nun kvin entreprenoj investitaj de eksteraj komercistoj en Ĉinio laŭleĝe ricevis administran licencon pri plivaloriĝa telekomunika afero. 1 2
|