• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-11 16:51:25    
Ge-a sinjorino Yang Zhengying, kiu administras trajtajn produktojn de naciminoritatoj

cri
En la sudorienta regiono de la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou, troviĝas ĉemonta kaj ĉerivera bela vilaĝo de Ge. En la lastaj jaroj, la loka registaro forte disvolvis turismon, pli kaj pli multaj ge-oj fariĝis komercistoj kaj sin vivtenas per turismo. Hodiaŭ ni konigos al vi unu el ili, sinjorinon Yang Zhengying, kiu administras trajtajn produktojn de naciminoritatoj.

Ĉijare pli ol 40-jaraĝa sinjorino Yang Zhengying jam fariĝis fama komercistino de trajtaj produktoj de ĉinaj naciminoritatoj en najbaraj vilaĝoj. Fratinoj en la najbaraj vilaĝoj vendas al Yang Zhengying siajn manproduktitajn naciecajn produktojn. Yang Zhengying diris, ke nun ŝi ne plu bezonas iri al diversaj vilaĝoj por aĉeti produktojn.

"Antaŭe, irinte al diversaj vilaĝoj, mi aĉetis produktojn, manfaritajn de fratinoj de miao-nacieco, dong-nacieco kaj aliaj naciecoj. Nun ili jam scias min, tial mi restas hejme, mi povas aĉeti tion, kion mi volas."

Parolante pri sia komerca travivo, Yang Zhengying diris, ke en la jaro 1984 ŝi jam komencis negocon, sed tiam la turismo ne estis ekspluatita, malpli multaj turistoj venis al la vilaĝo de Ge, la negoco estis malbona. Tiam, ŝi kaj ŝia edzo devis sin vivteni per terkulturado. En 2001, la loka registaro komencis ekspluaton de la loka turismo, de tiam, pli kaj pli da turistoj venas kaj ŝia negoco estas pli kaj pli varma. Nun, ŝi ne plu faras terkulturadon, per vendo de turismaj produktoj ŝi povas vivteni la familion. Enirinte en la vilaĝon de Ge, oni povas vidi la butikon de sinjorino Yang Zhengying.

"La skalo de mia butiko estas la plej granda en la vilaĝo de Ge. La areo superis 200 kvadratajn metrojn, nun mi administras ĉefe produktojn de batiko kaj brodado, metiartaĵojn de naciminoritatoj, arĝentajn ornamaĵojn, rizvinon, antikvajn bildojn kaj aliajn."

En la pli ol 200-kvadratametra butiko, ni vidis brilajn produktojn de batiko kaj brodado. Sinjorino Yang Zhengying diris, ke duono de la produktoj estis faritaj de ŝi mem, kaj la aliaj estis aĉetitaj el najbaraj vilaĝoj. Ŝi diris, ke ĉiuj produktoj estis faritaj de naciminoritataj popolanoj per diligento kaj saĝo. Por produkti superveston, ofte ŝi desegnas bildon en la vesto, poste ŝi faras manbrodon. La brodo bezonas paciencon kaj atentemon, necesas almenaŭ 3 monatoj por fini simplan brodan superveston. Se la bildo estas kompleksa, necesos pli multa tempo. Ĉiuj produktoj de batiko kaj brodado estas fajnaj artaĵoj.

1  2