• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-08-11 16:51:25    
Ge-a sinjorino Yang Zhengying, kiu administras trajtajn produktojn de naciminoritatoj

cri

Sinjorino Yang Zhengying konigis, ke iam ŝi povis akiri milojn da juanoj en tago, eĉ dekmilojn, nun ŝia vivo estas pli bona.

"Ni havas neniun malfacilon en la vivo. En la kuranta jaro ni aĉetis 29-colan koloran televidilon, ĝi estas la 4-a televidilo. Mia filino vizitas mezlernejon kaj loĝas en lernejo, ŝia ĉiusemajna pago nur estas 40 juanoj, tial la eduka pago estas malgranda kosto por mi."

Sinjorino Yang Zhengying sciigis al raportistino, ke nun en ŝia vilaĝo, kiel ŝi, multaj vilaĝanoj administras negocon. Ŝi diris:

"Nia vilaĝo estas la turisma punkto, la disvolva perspektivo estas granda. Ekzemple, mia pliaĝa fratino Yang Zhengmei bredas multajn kokojn, bovojn, fiŝojn, porkojn kaj ŝafojn. Kiam turistoj venas, ŝi kuiras fiŝojn, porkojn kaj aliajn por gastoj, ankaŭ prezentas batalon inter kokoj aŭ batalon inter bovoj por gastoj."

Sinjorino Yang Zhengying konigis, ke nun en la vilaĝo de Ge, ĉiuj familioj havas siajn trajtojn, iuj administras restoraciojn, iuj vendas trajtajn produktojn kaj iuj prezentas ludojn, kantojn kaj dancojn.

Sinjoro Yuan Qizhong, estro de la vilaĝo de Ge, konigis:

"En la vilaĝo de Ge, troviĝas 48 familioj kaj 450 homoj, antaŭe pro malriĉeco, multaj homoj eliris el la vilaĝo kaj laboris ekstere, sed nun pro la disvolvo de turismo kaj pliboniĝo de nia vivo, multaj restas en la vilaĝo. Ĉiutage ni povas akiri enspezon per danco, kanto, vendo de trajtaj produktoj kaj kuirado. La trajta moro kaj kutimo de Ge altiras turistojn el diversaj lokoj de la mondo."

Sinjoro Yuan Qizhong konigis, ke en 1986 la vilaĝo de Ge estis difinita kiel turisma vidindaĵo de la provinco Guizhou, ĝis nun ili jam gastigis homojn el 23 landoj. Nun en la vilaĝo, eĉ pli ol 60-jaraĝaj maljunuloj povas fari simplan dialogon kun gastoj en fremdlanda lingvo.

Intervjuate, sinjorino Yang Zhengying sciigis al raportistino, ke en la kuranta jaro, ŝi plivastigos la negocan areon por bonvenigi pli kaj pli da turistoj, samtempe ŝi klopodos por krei novan vendan reton kaj vendi siajn produktojn ekster la vilaĝo.


1  2